Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eble tial ilia fervoro ankoraŭ pligrandiĝis, ĉar nejuna sinjoro, doktoro Jeddler en propra persono — Vi devas scii, ke ĝi estis la domo kaj ĝardeno de doktoro Jeddler kaj la du knabinoj estis la filinoj de doktoro Jeddler — elvenis, por vidi, kio fariĝas, kaj kiu al la diablo sur lia propra tero faras muzikon antaŭ la manĝo de l' mateno. Ĉar la doktoro Jeddler estis granda filozofo kaj ne tre muzikema.

"Muziko kaj dancado hodiaŭ!" diris la doktoro al si mem kaj mirante haltis. "Mi pensis, ke ili timas la hodiaŭan tagon. Sed ĝi estas mondo plena je malaĵoj. Sed Grace, sed Marion!" li aldonis pli laŭte, "ĉu la mondo hodiaŭ matene estas pli freneza ol ordinare?"

"Se ĝi tiel estus, estu tiun ĉi fojon iom malsevera", respondis al li la pli juna filino Marion, alirante al li kaj rigardante al li en la vizaĝon, "ĉar hodiaŭ estas ies tago de naskiĝo".

"Ies tago de naskiĝo, mia kateto?" diris la doktoro. "Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? Ĉu vi ne scias, kiom multe da novuloj ĉiun minuton komencas la strangan kaj ridindan aferon — ha, ha, ha! oni tute ne povas paroli pri ĝi serioze — kiun oni nomas la vivo?"

"Ne, patro!"

"Kompreneble vi ne; vi estas virino — preskaŭ", diris la doktoro. "Cetere", li aldonis kaj rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia, "mi pensas, ke ĝi estas via tago de naskiĝo".

"Kio! Efektive, mia patro?" ekkriis lia amata filino kaj donis al li la lipojn por kiso.

"Jen havu! kaj ankaŭ mian amon", diris la doktoro kaj kisis ŝin; "kaj tiu ĉi tago ofte, tre ofte revenadu — kia penso! La penso deziri oftan ripetadon en tia farso", diris la doktoro por si mem, "estas bona! Ha, ha, ha!"

La doktoro Jeddler estis, kiel la leganto jam scias, granda filozofo; kaj la ĉefa tezo de lia filozofio estis rigardi la tutan mondon kiel grandega farso, kiel io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝi. Tiu ĉi dogmo estis en sia komenco rezultato de la kampo de l' batalo, sur kiu li loĝis, kiel Vi baldaŭ sciiĝos.