Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
34. La klasifiko kaj la nomenklaturo

Solvo de problemo de klasifiko kaj de precizigo de nomenklaturoj estas malfacila tasko eĉ se oni limigas tiun klasifikon nur per iu parta fako. Kaj tiuj malfacilaĵoj kreskas paralele kun evoluo de homaj scioj, paralele kun plikomplikiĝo de la sciencoj.

341. Klasifiko kaj nomenklaturo en kemio
3411. La originfontoj de la kemia nomenklaturo

Por montri tiujn malfacilaĵojn ni citas skize la historion pri evoluo de la kemia nomenklaturo. La antikvuloj nomis diversajn materiajn substancojn kaj ŝtofojn aŭ laŭ loko de ilia trovo, aŭ donadis al ili tute okazajn nomojn. Alkemiistoj de mezepoko nomis kelkajn substancojn per malnovaj (latinaj) nomoj. Por nomi aliajn substancojn ili kreis novajn «latinidajn» nomojn, kvazaŭ precipe karakterizajn por tiuj aŭ aliaj ecoj de la substanco. Jam tiam estis farataj provoj sistemigi la kemian nomenklaturon, sed tiuj provoj havis ĉiam trajtojn de troa subjektiveco kaj restis sensukcesaj.

La sama substanco estis ofte nomata per kelkaj nomoj. Ekzemple, sal-amoniako estis nomata: anima sensibilis, cancer, aquila, lapis aquilinis, lapis angeli conjugentis. Diversaj laŭ sia naturo substancoj, havantaj iun komunan econ, ekzemple vaporiĝemon, ricevadis analogiajn nomojn, ekzemple: hidrargo — mercurius communis, alkoholo — mercurius vegetabilis.

Jam pliposte aperis kelkaj komunaj nomoj iom plisimpligantaj la «latinidan» kemian nomenklaturon de tiu epoko. Tiaj nomoj estis: «al — por solveblaj en akvo substancoj, acida kaj alcalina — por diversaj laŭ gusto substancoj, fixa kaj volatilia — por karaktezi vaporiĝemon k. t. p.

La problemo pri ordigo de kemia nomenklaturo ne povis esti solvita ĝis starigo de science-bazita klasifiko de kemiaj elementoj kaj kombinaĵoj.

Nur en la mezo de XVIII jarcento, kiam vastiĝis la scioj pri kemiaj elementoj kaj pri apartaj kombinaĵoj, la problemo estis starigita pli reale.

La unuaj provoj, kiuj celis ordigi aplikadon de latinida terminaro, estis malsukcesaj. Tiel sveda kemiisto Bergman proponis en sia projekto de kemia nomenklaturo (1770 j.) nomi kaustikajn alkalojn — alkali vegetabile fixum purum (KON), alkali volatile purum (amoniakakvo), alkali fossile fixum purum (NaOH).

3412. Klasifiko kaj nomenklaturo en neorganika kemio

Nekontentiga stato pri latinida kemia nomenklaturo, bazita kaj limigita per tradicioj de pasinto, kondukis al tio, ke aperis tendencoj