Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiuj formoj. Jam tiu fakto antaŭdifinas neeblecon uzi latinon por la scienco, kiu postulas antaŭ ĉio unuecigon de ideoj kaj de esprimoj.

Eĉ la «latina» medicina nomenklaturo en USSR, Germanio, Aŭstrio, Svislando, Hungario, Pollando, diferenciĝas laŭforme de la samfaka «latina» nomenklaturo en Usono, Anglio, Skandinavaj landoj, Hollando, kaj Suda Afriko. — Pro tio «fera sulfato kristaligita» en la unua grupo de landoj estas nomata «Ferrum sulfuricum oxydulatum» kaj en la alia «Sulfus ferrosus cristalisatus». D-ro E. Wüster por «senakva etilena alkoholo» donas eĉ sep diferencajn terminojn, el kiuj ĉiu en iu lando estas konsiderata kiel termino «latina».

Latina lingvo povas kaj devas esti eluzata kiel plej riĉa trezorujo, de terminoj kaj de vertoformoj (kiel ekzemple la vorto «omnibus» akceptiĝis de la modernaj lingvoj kun tute nova nuntempa senco), sed kiel pleneca lingva sistemo la latino ne taŭgas por la rolo de internacia lingvo de scienco kaj tekniko.

133. Provoj reformi la latinan lingvon

Malfacilaĵoj kaj absurdaĵoj, kiujn ni montris kaj kiuj rezultiĝis el provoj revivigi kaj pliriĉigi la latinan lingvon, ankoraŭ pli kreskis, kiam oni provis efektivigi plenan reformon de tiu arkaiĝinta lingvosistemo.

Estis multaj projektoj, celantaj plisimpligon de latina lingvo[1].

El plej fruaj projektoj ni mencias anoniman projekton publikigitan en 1732 en Leipzig[2]. Plivasta movado, celanta adaptigon de perfektigita latina lingvo al la nuno, komenciĝis en la j. 1890, kiam anglo Henderson komencis eldoni specialan ĵurnalon «Phoenix seu Nuntius latinus internationalis». La ĵurnalo ekzistis du jarojn kaj altiris iom da simpatiantoj. Sed poste la «simpatiantoj» malkonsentis en ideoj kaj kreis kelkajn reformajn projektojn de la latina lingvo kun celo tiamaniere «tutcerte» garantii kandidatigon de la «latino» reformita por la rolo de internacia komunikilo.

1331. Peano kaj la sistemo Interlingua

El ĉiuj projektoj de adapto de latina lingvo al modernaj bezonoj plej konsiderinda estas la projekto de konata itala matematikisto Giuseppe Peano (mortinta en 1932), kiu ellaboris sistemon de simpligita latina

lingvo sen fleksioj («Latino sine flexione») kaj sen gramatiko. Vortaro

  1. Le Hir «Langue auxiliaire universelle, letrée ou voulgaire, la langue latine seule pouvant convenir comme langue auxiliare universelle», Saint Pol de Léon, 1867, II éd., Paris, 1878.
    Ch. Andre «Le latin et le problème de la langue internationale», Paris, 1903.
  2. «Deutsche Acta Eruditorum — Der Geschichte der Gelehrten». Leipzig, 1732, vol. XV, № 169, p. 46—52 kaj en latina eldono «Actorum Eruditorum» Lipsiae, tomus X, 1734, p. 42—46. «Novum inveniendae Scripturae Oecumenicae Consilium».