Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de reguloj de vortfarado kaj de gramatiko, ampleksega vortaro, manko de iuj reguloj por la frazkonstruo, malsama ortografio — ĉio ĉi same kiel aliaj malfacilaĵoj, propraj al latina lingvo, kreas konsiderindajn barojn por plivasta apliko de la sistemo kaj por ĝia disvastiĝo.

Adaptado kaj prilaboro de klasika kaj mezepoka latino al modernaj bezonoj restas tasko do ĝis nun nesolvebla. Entute la utiligo de latina lingvo, eĉ laŭ principoj starigitaj de G. Peano, estas ege malfacila por moderna tekniko, bazita sur vaporo kaj elektro.

Foresto de ekzaktaj gramatikaj reguloj pri vortfarado donas al la sistemo de Peano ŝanĝeman, ne stabilan karakteron. Laŭ bontrovo de aŭtoro — por esprimi certan koncepton povas esti uzataj diversaj formoj. Konforme al tio kelkfoje la sama formo uziĝas por esprimi diversajn ideojn. La esenca signifo de apartaj terminoj ne estas sufiĉe precizigita eĉ en la vortaro de «Latino sine flexione». En scienc-teknikaj rilatoj tia «varieco» de terminoj estas tre maloportuna, ĉar ĝi esceptas eblecon krei koncernajn precizajn konceptojn.

Povas esti, ke ĝuste la menciita cirkonstanco estis la kaŭzo, kial aperis malmulte da literaturo pri tekniko en Latino sine flexione. Matematiko jam posedas sufiĉe unuigitan laŭ senco internacian terminaron, kaj verki pri problemoj matematikaj en sistemo de Peano estas relative facile. Malsame al tio la tekniko ne havas ankoraŭ tian unuecigitan internacian terminaron, kaj pro tio la teknikaj tekstoj en Latino sine flexione povas kaŭzi miskomprenojn kaj erarajn tradukojn.

En Italio ekzistas speciala societo por propagandi la sistemon «Latino sine flexione», nun nomatan «Interlingua». Apartaj membroj de tiu organizaĵo troviĝas ankaŭ en aliaj landoj (precipe en romanaj). La asocio eldonas revuon (de 1909 ĝis 1927 nomita «Discussiones» en Torino kaj post 1927 ĝis nun «Schola et Vita» en Milano). Adeptoj de Interlingua rekrutiĝas plejparte inter matematikistoj kaj astronomoj. Kelkaj verkoj en Interlingua estas publikigitaj en Polio en polaj astronomiaj kaj matematikaj revuoj[1].

Resume ni vidas, ke tridekjara sperto de provoj enkonduki sistemon de Interlingua en internaci-sciencajn rilatojn — ne kondukis al iu konsiderinda sukceso eĉ por tiu, eble plej racia kaj aŭtoritata, projekto de adapto de la latina lingvo al modernaj bezonoj.

Sed samtempe per laboro de Peano kaj de liaj adeptoj estis pruvita la fakto, ke eblas organizi internaciajn rilatojn por kelkaj sciencoj (unuavice por matematiko, astronomio) sen uzo de «naturaj» formoj de iu nacia lingvo, utiligante sole la jam ekzistantajn en diversaj lingvoj unuecigitajn

scienc-teknikajn ideojn kaj terminojn.

  1. «Wiadomości Matematyczne», Warszawa, 1923, tom XXVII, ziszyt 1, 2. artikoloj de italoj Ugo Casina — «Calculo de approximatione» kaj Dr. Elisa Viglezio «Extractione graduale de radice quadrato» kaj ankaŭ «Rocznik Astronomiczny Obserwatorium Krakowskiego», Kraków, 1925, № 3.