Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li ĝin studadis. Li tuj vidis, ke Volapük ne povos esti la lingvo de la estonteco. Ĝi estis konstruita laŭ maniero, kiun li mem projektis, sed poste malelektis. Ĝi dependis de la persono de la elpensinto, ĉiu vorto devis esti kreata, Zamenhof kontraŭe havis la ideon, ke internacia lingvo estu sendependa kaj preta, krom tio facila kaj konforma al vivantaj lingvoj. La ĉefokupado dum la sep jaroj de silentado estis la plimalgrandigado de la gramatiko. Kiel bona artisto li forprenis, eligis ĉion superfluan, nenecesan. La rezultato estis la „Plena lernolibro“, niaj admirindaj 16 reguloj.

Per kiu okazintaĵo nun finiĝis la sepjara silentado? Kiu estis la savinto, la liberiginto? Ĝi estis savintino, fraŭlino Klara Silbernik, nun la kara edzino de la Majstro. En Varsovio, kie ŝi vizitis parencojn, li konatiĝis kun ŝi. Al ŝi li malkaŝis sian misteron, ŝi entuziasme aprobis, neniel ŝi dubis pri la sukceso, nun fine li havis unu disciplon, disciplon fervoran kaj fidelan.

Interese estas aŭdi, kion nun diris sinjoro Silbernik, la patro de la juna fianĉino. Ĉi tiun fojon okazis la malo, kiel ĉe patro Zamenhof. S-ro Silbernik en la unua momento diris: „Tio ja estas frenezaĵo“, sed nur en la unua momento; kiam li pli bone komprenis la artan konstruon de la internacia lingvo, li plene konsentis. La feliĉa fianĉo, nia kara D-ro Ludoviko Zamenhof, nun fariĝis kuracisto. Belan amindan fianĉinon li havis, sed mankis la klientaro. Ankaŭ io alia mankis kaj tute ne estis trovebla: eldonisto por la lernolibro. Vane li klopodis pri tio. Unu, kiu jam promesis presi la broŝureton, poste nuligis la kontrakton. Kion fari? Nenia helpo trovebla! Kiam oni pripensas, kiom da nenecesaj libroj estas presataj, oni miras, ke tia altvalora broŝuro ne trovis eldoniston. La danĝero efektive ekzistis, ke la genia laboro de multaj jaroj estis vana, ke la mondo neniam konatiĝis kun Esperanto. Sed helpo venis. La bopatro Silbernik donis ĉiun bezonatan monhelpon. Tiu ĉi nobla kaj modesta viro neniam dubis pri la boneco de la projekto, li eĉ kuraĝigis la bofilon. Estis bona ŝanco, ke li estis sufiĉe riĉa komercisto; li povis pagi la presiston. D-ro Zamenhof nun eldonis la libron 1887 en rusa kaj pola lingvoj; la duan de Majo li ricevis la cenzuran permeson. Favora okazo estis, ke la cenzuristo estis amiko de la familio, li opiniis, ke la afero estis senkulpa sensencaĵo. La libro do efektive aperis; la feliĉa Doktoro povis donaci ĝin al sia fianĉino, ĝi estis la sola fianĉa donaco, kiun li donis kaj povis doni. Kia valorega donaco! Feliĉa tiu, kiu