Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

enspezojn, kaj ĉio kune, ligite kun la subtenado, promesita de la bopatro, eble donos al li la povon iamaniere elteni, ĝis lia situacio pliboniĝos.

Trompeter.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne malproksime de sia antaŭa loĝejo, en la domo Nr. 21 de la strato Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin la eldonadon de la tiama gazeto „Esperantisto“, kiun la ĝistiama eldonanto ne deziris daŭrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton, kiun kovri li ne povis; tial, sensukcese provinte aranĝi malgrandan akcian societon, Zamenhof estis devigita anonci, ke li plu ne povas eldoni la gazeton. Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaŭ destinis por Zamenhof pagon de 50 rublojn ĉiumonate por la redaktado.

Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof ĉiam estis ankoraŭ terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove forlasi Varsovion kaj serĉi feliĉon en urbo negranda. Ĉar oni diris al li, ke la urbo Grodno estas sufiĉe granda, por doni panon al unu okulisto, kaj ĉar lin tre allogis la ideo vivi denove en la provinco, en kiu li naskiĝis, Zamenhof forveturis tien en oktobro 1893, por provi tie okulistan praktikadon. La komenco estis sufiĉe bona. Tial la 25an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni sian familion, kaj la 27an, en malgaja nebula tago, la geedzoj Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, ŝajne jam por ĉiam. En la stacidomo diris al ili adiaŭ nur la patro kaj gefratoj de Zamenhof (la patrino mortis antaŭ unu jaro); el la amikoj aŭ konatoj estis neniu.

Einstein.

Kvar jarojn la familio Zamenhof loĝis en Grodno. La unua tempo estis sufiĉe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen sufiĉis por modesta vivado. Sed