Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la libristaj aferoj de Hachette, oni disvastigis inter la Esperantistaro la famon, cetere tute maljustan, ke en tiu projekto troviĝas „kaŝita glavo, kiu minacas Esperanton, minacas la tutan aferon de helpa lingvo, je mortiga bato“. Oni diris, ke „kelkaj homoj profitis sian apartan situacion kaj la izolecon de D-ro Zamenhof, por iom post iom agadi sur la spiriton de la aŭtoro de Esperanto, kaj puŝadi lin sur la vojon, kie li servos privatajn interesojn“. Oni certigis, ke la firmo Hachette volas kapti tutan Esperanton kaj trudi sian monopolon al ĉiuj; kaj de tiu tempo datumas tiu nemeritita famo, ke Zamenhof estas katenita de ia monopolo de Hachette.

Ĉefa enirejo de la firmo Hachette en Parizo, 79 bulv. Saint Germain.

Kion ni diris supre, jam montras la malĝustecon de tiuj rakontoj. Zamenhof ne estas katenita, sed tute libera; neniam la firmo Hachette sin enmiksis en la esperantistajn aferojn, neniam ĝi esprimis eĉ la plej malgrandan deziron al nia Majstro, ke li kondutu iamaniere. Ĉiuj Esperantistoj estis ja tiam liberaj eldoni siajn verkojn sub sia persona respondeco, kiel ili nun estas ankoraŭ. Eĉ la fama „Kolekto aprobita“ ne estis verdire monopolo, ĉar Hachette havis nur la preferon de elekto, kaj se tiu firmo rifuzis eldoni verkon aprobitan de Zamenhof, la aprobita aŭtoro havis rajton sin turni al tiu eldonisto, kiu plaĉis al li.