Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj devas nin momente distri, nerve eksciti kaj igi nin forgesi tiujn jugojn de l’ vivo… Nia jarcento ne tre favoras poezion! Tro rapide ni vivas, tro mallonga fariĝis nia spiro, kiu tiel jam alkutimiĝis al fabrika fulgo kaj aŭtomobila benzino, ke pura aero jam eĉ malutilas al la brusto. Kaj se la revuoj „dediĉitaj al literaturo kaj arto“ presigas ankoraŭ poemojn, do nur pro tio, ke por mil abonantoj troviĝas ankoraŭ unu grumblulo, kies „strangan guston“ oni devas ja kontentigi, kaj pro tio, ke ili prezentas bonegan materialon por ŝtopi eventualajn truojn kaj truetojn sur la marĝenoj. Nia jarcento ne tre favoras poezion! Ĉar ankaŭ al nuntempaj poetoj mankas pli longa spiro. Fabrika fulgo ankaŭ iliajn kovris animojn — ĉu mirinde? ili ja sur mansardoj loĝas, tute proksime al la kamentuboj. Do se ili ĝin por momento forviŝos, ĝi baldaŭ denove falas sur ilin. Restas nur tiel malmulte da tempo, ke ili povas mallongan kanteton ĵeti al la mondo… La cindro de l’ vivo jam ree kovras la animon.

Ĉu ĉie, ĉu en la tuta mondo tiaj regas rilatoj? Ĉu jam tute pereis sento por poezio? Jes, preskaŭ ĉie. Sed ne ankoraŭ en tiuj socioj, kiuj de la tiel nomata civilizita mondo ne prenis ankoraŭ tutan ĝian civilizon, kulturon, aŭ kiel ajn oni nomos tiun ĉi fulgon kaj ŝimon kaj cindron kaj benzinodoron. Kaj feliĉe ne ankoraŭ en Esperantujo. Ĉar ĝi eĉ vivi plenkonscie ankoraŭ ne komencis. Do kvankam estas individuoj, kiuj asertas, ke, ĉar Esperanto, kiel Minervo, plenkreska elsaltis el la kapo de Zeŭso-kulturo kaj tial portas jam ĉiujn signojn de l’ tutpreta matureco kaj maljuneco, per kiu nia kulturo distingiĝas — do, ke la poezion esperantan oni ankaŭ same devas trakti, kiel oni traktas la poezion en la tuta mondo civilizita, la vivo iliajn asertojn refutas kaj neas.

Antaŭ nelonga tempo iu montris al mi poŝtkarton-respondon de unu esperanta redaktejo: .... „Koran dankon por via afableco. Viaj poemoj estas unuj el la plej belaj, kiujn ni legis. Ni ilin presigos. Sed ne ofendiĝu, se Vi iom atendos, ĉar ni ne ankoraŭ scias, kiam. Da poezia materialo ni havas jam provizon por kelkaj jaroj…“ Karakteriza dokumento! Ĝi montras la ĵus supre aluditan postenon, kiun rilate al poezio okupas certaj rondoj dirantaj seke: atendu, kaj montras la freŝon kaj vivkapablon de esperanta poezio, kaj montras, ke en multaj vejnoj esperantaj varma, pure-ruĝa sango pulsas kaj ke en multaj brustoj novaj arioj sonas pri „nova sento“.