Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĵus mi tralegis libreton: „Unuaj agordoj…“ Poezioj de Wiktor Elski kaj Eska[1]. Al longa litanio: Bicknell, Devjatnin kaj Frenkel, Privat kaj Myslik, Sentis kaj Kolovrat, Hankel kaj Jones kaj tiom da aliaj aliĝas du novaj nomoj aŭ pli verŝajne pseŭdonimoj.[2] Unu, Eska, estas jam al ni iom konata: liaj melankoliaj kantoj aperadis iafoje en „Lingvo internacia", „Ondo de Esperanto“, „Universo“, „Juna Esperantisto“. La nomo de l’ dua estas por ni surprizo; ni ĝin nenie ankoraŭ renkontis. Kiuj ili estas, de kie, kion alportas? Ni provu deĉifri ilian devenon, diveni iliajn pensojn…

*       *
*
Ho, kiel belega
La pola vilaĝo,
Kiun mi memoras
De mia fruaĝo…

La pola vilaĝo ilin naskis, pola kamparo kun „tritikoj, sekaloj“ al ili murmuris misterojn de l’ patrolando, polaj betuloj kaj salikoj lulkantis al ili ariojn de Chopin’aj mazurkoj, „ĝem’ de l’ mallibero“ vekadis el dormo-malkonscio. Kaj ili ekamis tiun ĉi teron pollandan, kun ĝiaj „montetoj kaj valoj kaj verdaj arbaroj“, ekamis ĝin, kiel nur infano malgranda ami povas:

Mi amas ĝin per forto,
Kun ĉiu ĝia sorto,
Kun ĝem’ de l’ mallibero,
Mi amas vin, poltero,
Per tuta mia kor’.

Ili rakontas al si pri tiu ĉi tero pollanda, aŭ eble pli verŝajne la pli serioza kaj malproksimen rigardanta Eska rakontas al sia juna kunulo, kion al li la vento murmuris kaj suno konfesis, kiam li ilin petis, ke ili la larmojn sekigu. Dum unu el tiaj rakontoj kaj interparoloj, kiam vespere

subiris hela suno,
Nokt’ arbaron ĉirkaŭpremas,
De la vento arboj tremas —
Lumigitaj per la luno…

ekbrilas ia nevidita ĝis nun stelo sur la malhelaj lazuroj, aŭdiĝas muziko ĝis nun neaŭdita, ĥoro milvoĉa, potenca, kvankam mal-

  1. Lodz. St. Miszewski. —96 paĝoj. — Prezo 0.20 Sm. Pli bela eldono 0.30 Sm.
  2. Laŭ niaj informoj „Eska“ estas la pseŭdonimo de Stanislav Karolczyk, „W. Elski“ de Stanislav Braun.Noto de l’ redakcio.