Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bridi la kapitalistojn. Ja la utiligo de la naturriĉaĵoj nepre akompaniĝas per la sklavigo, kaj la kapitalismo neniel povas ekzisti sen tiu sklavigo, samkiel rozo sen dornoj.

Sin limigi rilate al la sklavigataj popoloj per la vortoj, ke la socialistoj estas kontraŭ sklavigo — tio estas nur hipokritaĵo. Do la ĉefaĵo tie ĉi estas ne la konservo de sendependeco, ĉar la socialistoj ne havas fetiĉojn; ekzistas nur la ĉefa celo, ekstermi la kapitalismon, kaj la konstanta ĉiuflanka klasbatalo por atingi tiun ĉi celon. Kun forigo de sendependeco riceviĝas la plej bonaj kondiĉoj por ekspluatado kaj sklavigo.

En la sama rimarko k-do Lanti respondas al k-do Trelleborgano per la demando: „Ĉu la proletoj de la «povaj landoj» ne estas ankaŭ «sklavoj»?“ Nu, se oni dirus, ke la angla aŭ franca laboristo estas ankaŭ sklavo, same kiel hindo en la sklavigita de la angla kapitalo Hindio aŭ koreano sklavigita de la japana kapitalo, tio signifus fari kruelan eraron. La simpla saĝo de ĉiu laboristo, kiu deziras cerbumi per sia propra kapo, komprenos tion ĉi. Krome, tio ĉi estas mokaĵo rilate al la subpremitaj hindoj, araboj k. t. p.

Kio estas dirita tie ĉi pri la sendependeco, tio sama rilatas ankaŭ al la konservo de kutimoj kaj lingvoj. Ankaŭ tie ĉi ni, la socialistoj, batalas nur kontraŭ la subpremo, kiu esprimiĝas en forekstermo de la fremdaj lingvoj,