Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel okazas plej multe ĉe la ĥinoj. De tio sin montras ĉi tie nenia signo. Sed plej multe la anglinoj emancipis sin de tiu stulta modo. Ankaŭ la abunda, hele-blonda hararo kaj la delikata vizaĝkoloro de la mortigitino plej ofte estas troveblaj ĉe la anglinoj. Sed plie: la vizaĝo kaj kolo de ĉi tiu sinjorino estas iom bruniĝintaj, dum la manoj estas tute blankaj. Se la malforta bruniĝo devenus de la suno en nia regiono, ĝi jam de longe estus malaperinta, ĉar ni nun estas en Marto. Do ŝi vivis en la sudo, verŝajne en Italujo aŭ en la Riviero. Se ŝi estus restadinta sub la tropika suno, la bruniĝo estus pli forta.“

„Ankaŭ tio nun estas klara al mi.“

„Nun rigardu la manojn. Jen, sur la ringofingro de la dekstra mano ĉirkaŭiĝas du egalaj, iom pli helaj strioj; tiu al la mano estas iom malklara, tiu al la fingropinto pli klara. La sinjorino do surhavis du edzecajn ringojn, antaŭe la propran, bone adaptitan, kaj post ĝi tiun de sia mortinta edzo. Ĉi tiu ringo kompreneble estis pli granda; pro tio ĝi ŝoviĝis sur la fingro kaj postlasis malpli klarajn postsignojn. Do ŝi estis vidvino.“

„Kaj la okupo pri verkistaj laboroj?“

„Ĝi estas pruvata per la tre malforta malmoliĝo de la haŭto flanke sur la meza fingro de la dekstra mano, tie, kie ĉe la skribado oni premas la plumingon kontraŭ la fingro. Nun la sako. Kiel vi vidas, ĝi estas signita B. K. Ĉu en la proksimeco de ĉi tie ekzistas bienposedanto kun tiu nomo?“

„Laŭ mia scio, ne. La murdisto eble kunportis la sakon.“

„La sako verŝajne estas el la bieno Karlshof“, diris la policisto, kiu atente estis aŭskultinta.

„Ĉu tia bieno estas proksime de ĉi tie?“

„Ho, ke mi ne pensis pri ĝi! Kompreneble. La