Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Ne, el la vagonaro li venis tuj al mi."

"Bone, mi dankas vin." —

Merten kaj la urbestro reiris al Kruse, kiu sur la montrita al li loko ne estis trovinta ion alian ol malgrandan ŝtalan ringon, uzeblan por plej diversaj celoj; ĝi estis iom disfleksita. Ankaŭ ĉi tiun Merten enpoŝigis. Poste li iris meti la kadavron kune kun la sako, en kiu ĝi estis trovita, en la veturilon uzitan de ili, kaj reiris, akompanate de la urbestro kaj Kruse, al la urbeto.

Lian profundan meditadon interrompis la demando de la urbestro, ĉu li opinas, ke la fremdulo, pri kiu la fervoja oficisto parolis, estas la farinto de la murdo.

"Plej verŝajne. Cetere ni baldaŭ tute precize scios tion."

"Kiamaniere?"

"Ni devos konstati, ĉu en la pasinta nokto iu fremdulo gastiĝis en la urbo."

"Nek en la hotelo, nek en privata domo. Tion mi jam esploris."

"Ho, tre bone, tio ŝparas tempon al ni. Sed, ĉu eble en la vilaĝoj kaj bienoj de la ĉirkaŭaĵo?"

"Ankaŭ ne. Tion la ĝendarmo jam hodiaŭ antaŭtagmeze konstatis. Li ĉien estis ĉirkaŭrajdanta."

"Bonege! Nun ni scias, ke la fremdulo estis la murdisto, aŭ almenaŭ, ke li interrilatas kun la murdo, se tia estas farita."

"Tio certe ne estas dubinda"

"Ni devas ĝisatendi la sekcon. Espereble la kuracisto kun certeco povos konstati la kaŭzon de l' morto."

"Nia distrikta ĉefkuracisto estas tre kapabla."

"Pri tio mi ĝojas. Al mi la kaŭzo de l' morto ĝis nun estas tute enigma. La postsigno de ekstera vundo ne estas trovebla sur la kadavro. La morto do devas esti kaŭzita en alia maniero ol per ekstera efiko. Sed en kia? Veneno kaŭzas spasmosimilajn aperaĵojn, kiuj