Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

postlasas siajn signojn en la vizaĝo. Sed la vizaĝo de la mortintino estas tiel kvieta, kvazaŭ ŝi dormus."

"Hm. Sed kiel alie la morto povus esti kaŭzita?"

"Tio ankoraŭ estas enigmo, kies solvon espereble alportos la sekco. Ĉu la distrikta ĉefkuracisto ĝin faros ankoraŭ hodiaŭ vespere?"

"Li jam diris, ke tio devas okazi, por ke organaj ŝanĝoj eble ne malfaciligu la konstaton de la kaŭzo de l' morto."

"Li estas prava."

"La murdisto verŝajne veturis per la rapidvagonaro ĝis la plej proksima stacio, kie ĝi haltis, kaj poste revenis ĉi tien per la ordinara vagonaro."

"Sendube. Kaj la elekto de ĝuste tiu loko, proksime de stacio, kiun li tiel rapide ree povis atingi, supozigas zorgeman pripensadon de la faro."

"Nur tion mi ne komprenas: Kial li ne aĉetis bileton ĝis ĉi tie, sed al pli malproksima stacio?"

"Por malaperigi sian postsignon por la kazo, ke lia faro estus malkaŝata pli frue ol li esperis, ke tio okazos."

"Kaj kien li poste turnis sin?"

"Verŝajne al la plej proksima stacio, al Reberg."

"Kial ne al la kontraŭa direkto?"

"Li prenis kun si, kiel ni scias, ĉiujn vestaĵojn kaj ĉion ceteran de la murditino; eble li elĵetis el la vagonaro ankaŭ ŝian manpakaĵon aŭ sian propran kaj poste kunprenis ĝin. Sed sinjorino el tiaj societaj rondoj, al kiuj la murditino sendube apartenis, faras iom grandan vojaĝon ne nur kun manpakaĵo. Certe ŝi ekspedigis unu aŭ plurajn kofrojn aŭ ion similan kiel pasaĝerpakaĵon. Ĉi tiun pakaĵon li devis havigi al si, eĉ se nur tial, por ke ĝi ne servu konstati la identecon de la kadavro, kion li ĉiucirkonstance provis malebligi. Ke nur pro tiu celo li forigis la vestaĵojn de la kadavro kaj ĉi tiun metis en sakon, pri tio ne ekzistas dubo.