Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ĉu li faris tion nur por sekurigi sin mem, aŭ ĉu li celis ankoraŭ ion alian? Jen la demando, kiun mi ĝis nun ne povas respondi."

"Ankaŭ mi ne", diris la urbestro.

"Tion mi kredas." Merten ridetis.

"Ĉu vi nun volas plue sekvi la postsignon de la murdisto?"

"Certe!"

"Sed tiukaze vi devas iri al la plej proksima stacio,"

"Unue ankoraŭ alia konstato estas necesa. Kiu ĉi tie en la urbeto havas detalan horarlibron?"

"La mastro de l' Nigra Aglo."

"Bone, ni iru tien."

Alveninte en la hotelo Nigra Aglo, la kriminalkomisaro tuj igis doni al si la horarlibron. Li serĉis en ĝi nur kelkajn minutojn kaj poste remetis ĝin.

"Nu?" la urbestro demandis.

"Kiuj estas la homoj tie, kiuj scivole rigardas nin?"

"Ĉiuj estas burĝoj el nia urbo."

"Ĉu neniu fremdulo estas inter ili?"

"Ne."

"Eĉ kontraŭe al konatoj bonvolu esti tre singardema rilate al via scio pri la murdafero, sinjoro urbestro. Pripensu, ke ĉio, kion mi diris al vi, estas konsiderota kiel ofica sekreto, kaj ke la plej malgranda maldiskreteco povas efiki tre malutile. Venu al mi tute proksime, Kruse."

La kriminalpolicano obeis la ordonon. "Per la plej proksima rapidvagonaro veturu al Teplitz. Ĉar tiu vagonaro ne haltas ĉi tie, vi devas veturi al Reberg per la ordinara vagonaro. Morgaŭ matene esploru, el kiu hotelo en Teplitz devenas ĉi tiu fakturo." Merten transdonis al la policano la papereton trovitan apud la fervoja digo.