Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Mi estas konvinkita pri tio, ĝi estas motivata per la subita malvarmumo, la brustodoloroj."

"Sed li ja ne havas tiajn!"

"Ankaŭ la kompatinda Alico ne, kiu nun certe jam ripozas en la tombo. Sed tie en Riviero alia sinjorino mortu por Alico. Ĉu vi komprenas tion?"

"Ĉu dua murdo?"

"Ne, tia ne estas necesa. Ekzistas sufiĉe da pulmomalsanulinoj, kiuj en Riviero esperas trovi saniĝon aŭ almenaŭ malfortiĝon de sia suferado. Tamen mi estas scivolega, kiamaniere li tie volas aranĝi la aferon. Ĉi tio certe ne estas facila. Plue: Ĉu vi diris al Alico, ke vi intencas reiri al Chicago?"

"Povas esti, ke mi parolis pri tio, ĉar mi nun de duona jaro estas en Eŭropo kaj ne malemas, iom ĉirkaŭrigardi en mia hejmo. Certan intencon mi neniel elparolis; mi ne povis ĉi tion, ĉar mi ne havis ĝin."

"Certe sinjorino Smith ankaŭ pri tio parolis al Jameson, kaj li nun provas ekscii, kion vi faros."

"Kaj kion mi faru?"

"Ni veturos al Riviero kaj kompreneble komunikos al li, ke vi intencas reiri al Chicago."

"Sed kion fari, se li vidos min en Riviero?"

"Ni zorgos pri tio, ke ĝi ne okazos."

"Kiam ni vojaĝos?"

"Tuj kiam ni estos ricevintaj informojn de Pinkerton. Eble ni ne veturos rekte al Riviero, sed unue al Wien."

"Vi konsideras ĝin vera, ke li iris tien?"

"Mi ne nepre kredas tion, kvankam ĝi ne estas tute malebla. Sen ia intenco li certe ankaŭ ĉi tion ne skribis. Sed kion li celas? Eble nur tion, por kelka tempo liberigi sin de mia persekuto? Tio ne estas verŝajna, des malpli, ke li ne scias ion pri la kunagado inter vi kaj mi, kaj certe li ankaŭ ne konjektas ion tian. Ĉu