Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li volas irigi vin sur malĝustan vojon? Ankaŭ tio ne estas verŝajna. Same malmulte li scietas, ke ni estas informitaj pri la morto de Alico, alie li ne estus skribinta al vi en ŝia nomo. Do pro kio? Ĉar en Wien li por ĉiuj okazoj volas havigi al si alibion. Li skribas, ke pro negocaj aferoj li devis veturi al Wien. Ĉu li havas komercan entreprenon? ĉis nun vi ne diris al mi ion pri tio."

"Li estas asociita en importmanufakturejo, ankoraŭ el la tempo de lia patro. La maljuna Jameson, bone konante la facilanimecon de sia filo, certigis al li ĉi tiun negocpartoprenon tiamaniere, ke Franco ricevas nur la enspezojn el ĝi, sed ne povas vendi aŭ prunte fordoni sian negocparton."

"Saĝa antaŭzorgo! Kaj ĉu por tiu entrepreno li kelkafoje faras vojaĝojn?"

"Li almenaŭ uzas ĉi tiun negocan celon kiel pretekston por amuzvojaĝoj al Eŭropo."

"Ciukaze ni devos iom precize rigardi tiun sinjoron Jameson en Wien. Eble sufiĉos provizore, se ni sendos tien mian suboficiston Kruse."

"Ĉu tiu tasko ne postulas altan gradon da inteligenteco?"

"Por la provizoraj konstatoj ne. Ĉi tiuj verŝajne estos rapide plenumeblaj, eble jam per telegramo al la polica direkcio en Wien. Jes, tio sufiĉos unue, ĉar, se mia konjekto, ke tie li volas havigi al si alibion, estas ĝusta, li devas esti anoncinta sin tie kiel Franco Jameson. Mi tuj volas redakti tian telegramon kaj sendi ĝin al Wien."

Merten faris tion.

"Ĉu vi estas preta, post ricevo de la respondo de Pinkerton tuj forvojaĝi per la plej proksima vagonaro?" li poste demandis.

"Ĉiumomente mi estas preta."