Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro notario; ke vi trovu helan sunan lumon en la promesita lando![1]

"Sed kial, miaj plej amindaj kontraŭulinoj", ekdiris Albert, mirante tiun glacian malamikecon, "vi tute min pereigas. Mi ĵuras, ke se al fraŭlino Eufrosyne, aŭ al fraŭlino Eugenie — mi ne scias, al kiu mi devas min turni — plaĉis ostendi ian konfidon por mi pri sia sekreto antaŭe, mi neniam estus...."

"Ho silentu, sinjoro notario; ĝi estas tute malinde fari nin, tiel purajn de ĉia inkaĵo kiel infano de tiu ĉi nokto, objektoj de viaj suspektoj, nur ĉar niaj nomoj povas esti uzataj al l' signaturo, kiun vi trovis tiel superfluan. Adiaŭ!"

Kaj rapide forflugis la amindaj kontraŭulinoj tra l' pordo, kiun infekte ridante ili fermigis post si.

"Jes, tio ĉi estas amuza!" murmuris Albert kun kolereto; "amikinoj kuniĝis kiel piza pajlo. Sed estis malbone farita de Elise rakonti al ili, kion mi skribis al ŝi — ĝin certe ne farus Hilma... silentu... tie ĉi venas mia reĝino... nun estas tempo peni plibonigi siajn akciojn."

5. La notario trovas ĉiam pli malfacile regi la situacion.

Elise Arnberg, la plej ravanta malgranda bruneta ĉarmulino, kiun oni volus vidi, nun envenis. Sed ŝi ne venis hodiaŭ al renkonto de l' fianĉo kun tia rapida kaj kora movado, per kiu alifoje ŝi lin salutis. Kontraŭe ŝi prenis sur si dignecon, kiu malgraŭ ĝia tuta noveco tamen tre bone ŝin vestis, kvankam per tio sin trovis la juna literaturisto sur iom nekonata kampo.

"Amata Elinjo, vi ŝajnas tiel serioza, kvazaŭ se mi vin renkontus hieraŭ anstataŭ hodiaŭ, kiam laŭ via letero vi sentas tre pardone. Kredeble viaj du amikinoj, kiujn ĵus mi renkontis, prosperis vin konverti."

"Ne Albert, vi estas malprava, se vi kredas, ke ili min igis. Min vere povas aŭskulti la opinion de aliuj, sed mi sekvas

  1. "förlofvade landet", netradukebla vortoludo; signifas kaj "promesitan landon" (en biblio) kaj "fianĉigitan landon." Tradukinto.