Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ĉiam sekvos mian propran, almenaŭ en certaj okazoj...." Ŝi respondis tre malvarme lian fianĉan saluton.

"Mi trankviliĝis post la ventego, kiu ankoraŭ min movadis, kiam mi skribis al vi. La gazetoraporto de la hieraŭa vespero" — ŝi ektiris unu gazetan numeron el sia poŝo — "vi nun havu la bonecon legi al mi."

Ŝi staris apud li, kaj dum ili tenadis po ĉiu unu randon de la granda gazeto, ŝi paroletis intime, preskaŭ kore: "kial tiu ĉi ne estas via raporto? Ha, kiel vi anstataŭe estis kruela!"

"Sed mia kara Elinjo, kion vi diros, se ankaŭ tiu ĉi estas de mi? Ĉu vi kredas, ke mi povis suferi scii vin malkontenta je mi! Mi ja skribis, ke la malfeliĉo estos bonigata, kaj mi ankaŭ rapidis forigi ĝin, ĉar kiel vi scias, mi trovas vojon ankaŭ al aliaj gazetoj... sed sciu, mia Elise, ke sendube neniu el tiuj du koketulinoj, kredeble estontaj Ksantippoj, meritas, ke mi faris tiom da laboro kun tiuj ĉi belaĵoj, kiujn mi ne bezonas legi, ĉar mi mem ilin skribis. La sola, kiu min konsolas, estas, ke mi ĝin faris por vi kaj por neniu alia."

Elise ne respondis eĉ vorton, sed ŝi fariĝis multe pli pala ol la blanka poŝa tuko, kiun ŝi paŝigis super la frunto, kaj malprenante la parton de l' gazeto, kiun ŝi tenis, ŝi tute trankvile foriris kaj sidiĝis sur la sofo.

"Nu, kion do volas diri tio ĉi?" demandis Albert plene konfuze, "mi kredis, per mia animo! ke miaj akcioj estas hodiaŭ en granda prezo, sed mi anstataŭe trovas, ke ili malpliboniĝas antaŭ miaj okuloj. Ne estas dube, ke per fraŭlinoj Eugenie & Eufrosyne al mi estas pretigita tiu ĉi amuzo. Ŝiaj pikaj langoj antaŭsentigis ja al mi ian malgajaĵon."

Elise daŭrigis silenti.

"Cetere", rekomencis Albert, kiu baldaŭ prosperis igi sin el konfuzo al kolero, "cetere estis pli da vero en la unua ol en la dua kritiko, kiun mi skribis."

Nun Elise forte ekmoviĝis.

"Ĉu vi tion ĉi konvinkite diras?" ŝi demandis.

"Jes, ĝin mi faras, kiel vi kredas; ĉar kiel malmulte mi okuladis la rakonteton, mi ne eraris en tio, ke ĝi estas de malgranda indo."

"Albert", respondis Elise per voĉo aŭdiganta movadon nur per plej granda laboro sufokatan, "permesu al mi diri, ke mi ne