Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povas doni grandan estimon al kritikisto, kiu kun tia senpenseco plenumas sian faradon. Unue vi mallaŭdas la verketon, kiun vi ne legis — ĉar ne diru, ke via traokulado donis al vi okazon por justa juĝo — ne pripensante, kiom da doloro estos farantaj viaj vortoj al estaĵo eble egale sentema je mallaŭdo kiel vi mem; kaj poste vi ŝanĝas opinion, skribas novan kritikon pri sama noveleto, ĉion kun la sama senpensa memkonfidemeco. Mi estas tiel malgaja je via malkonsekventenco, ke neniaj vortoj povas ĝin esprimi. Kaj la tuta ĝojo, kiun mi sentis hieraŭ vespere, nun estas fore. Mi ne toleras plu vidi tiujn liniojn..." ŝi ektiris la manon je l' gazeto kaj disŝiris ĝin.

Albert efektive sentis sin frapita per la parolado de Elise. Precize ĉar ŝi parolis sen ia violenteco kaj penis kaŝi, kion ŝi sin trovis vundita de tio, kion li kredis esti flatonta ŝin, precize tial ŝiaj vortoj trafis la ĝustan punkton.

"Mia amata Elinjo", fine ekdiris li, "kompreneble vi havas nenian sperton pri literaturaj pekoj; ne miksu ilin kun tio, kion cetere mi eble havas da kulpoj, kaj mi kore petas vin, ke pri tio ĉi ne estu plu parolate."

La trajtoj de l' juna knabino ne lumiĝis. "Mi malfacile komprenas", ŝi respondis "ke la opinio pri estimo ĉe l' privata viro kaj ĉe la literaturisto povas esti malsamaj. Mi tamen en ĉiuj okazoj min turnas al vi en ambaŭ ecoj... ĉu vi legis, aŭ ĉu vi ne legis la priparolatan noveleton?"

"Ĉar vi tiel serioze min demandas, mi devas vin peti elfermi el via memoro ĉion, kion mi ĝis nun kaj skribis kaj parolis pri tio. Ankaŭ mi vin promesas, ke mi veninte hejmen komencos novan tralegadon, kies rezultaton vi havos morgaŭ frutempe. Sed ne konfidu tion ĉi al viaj amikinoj!"

"Ne, ne, la malgrandan sekreton mi kaŝos por mi mem, kaj poste mi alian donos al vi kiel ŝanĝo. Sed nun iru... mi estas en tia movado, kaj cetere la patrino tuj estos hejme."

"Nu, ĉar vi ne volas, ke mi restos, mi devas do foriri."

Elise ricevis, sed ne respondis lian adiaŭan kison, kaj Albert bone rimarkis, ke en ŝia kapeto sin movadis multaj longe pli gravaj pensoj, ol li kredis tie loĝi.