Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
6. Nova korespondado.
Mia nobla Elise!
Kiam hieraŭ mi foriris de vi, mi sentis ion, kio unuafoje grave min turmentis; tio estis sento de konscienco en literaturaj aferoj.
Vere estas, ke subita kaj entute malvarma forĵeto de la unua verketo de ia nova verkisto (komencanto, kiu kun frapado de koro eldonis ĝin por fariĝi prova ŝtono je estonta elvido) povas frostigi ĵus kreskintan burĝonon, kaj alspiri malkuraĝon kaj malguston por plua semado — kaj eble estis efektivaj esperoj, kiuj forfrostis. Sed se ne havas komencanto sur tiu kampo samfoje modestecon, avarecon je gloro, diligentecon kaj resignacion, li estas tute sen defendo en la batalo, en kiu devas veni li (aŭ ŝi). Kaj vi kredu min, ke defendiloj estas bezonaj kontraŭ la unua laŭdo kiel kontraŭ la unua mallaŭdo. Ambaŭ tiuj estas danĝeraj, ĉar ofte okazas, ke brilanta komenco faras fiaskon, dum kontraŭe nebula komenco povas igi sin al suna brilo.
La sumo tamen estas, ke mi ĉiam laboros kun la devo antaŭ la okuloj, dum al mi estos konfidata la preskaŭ ĉiam sendanka kaj certe ĉiam animon laciganta laboro juĝi pri la verkoj de aliuj. Sed rilate la granda vendado de libroj je l' kristnasko oni ne devas postuli fundan juĝon. Ĉiu saĝa homo devas kompreni, ke mizera literaturisto sin mortigus almenaŭ unufoje ĉiutage, se li devas tralegi ĉion, kion oni alsendas al li.
Ĉu vi nun, kara Elinjo, volas rigardi tiun ĉi antaŭparolon kiel atesto, ke la malsupra juĝo estas mia sincera kaj lasta pri tiu noveleto, kiu faris al mi tiom da ĉagreno, ke estas merito ĉe mi, ke mi povas esti nepartiema? Mi ĝin legis hieraŭ vespere en la lito — la interparolo kun vi faris, ke mi sentis nenian emon dormi — kaj mi nun elparolas, ke mi estis egale malprava en la unua kiel en la dua kritika gazetoraporto.
Mia ultimato estas, ke la verkistino eble havos estontecon, se ŝi al la penso kaj al la sperto donos tempon maturiĝi antaŭ ol ŝi ree verkos, kaj se ŝi antaŭ ĉio observos, ke la intereso, en granda kiel en malgranda verko, ne konsistas en ĉaso de intrigo por veki la sciemon de l' leganto, kie la kuro de l' rakonto mem ne invitas al tio, sed anstataŭe estas grave, ke la plej granda diligento estos metata sur klara rakontado, pura lingvo kaj sur zorgado, ke estos la tutaĵo skribata kun kiel eble malmulta senordeco.
Nenion plu mi diros al vi, ĉar transdonante al estonteco la aferon mi konfesas, ke tiu ĉi noveleto tamen povas pretendi esti ne malinda komenco de io pli bona.
Mi deziras, ke vi nun estu kontenta, mia Elinjo, kun
via Albert.