Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La respondo de l' fianĉino konsistis el nur malmultaj linioj:

Plej bona Albert!
Mi legis kaj komprenis.
En tiu ĉi momento mi sentas, ke mi ne havas la trankvilan rigardon sur la aferoj, tute necezan, kiam pri tio estas parolo, kion mi devas tuŝi. Cetere, Albert, ekzistas multo alia, kion vi ne antaŭsentis aŭ ne volis antaŭsenti.
Estas du semajnoj ĝis kristnasko, kaj en dek tagoj vi havos sciigon pri mi. Sed post la hieraŭa post-tagmezo maltrankvilo estas en nia domo; certe estas io malfeliĉa en komerca afero de mia patro, kaj patrino ree ricevis sian severan kapdoloron; tial, bona Albeĉjo, mi kredas, ke estas plej bone, ke en tia tempo vi ne vizitos nin; ankaŭ ne skribu, antaŭ ol vi aŭdos pri mi.
Elise.

"Nu, se homo iam havis malfeliĉon, mi ĝi estas", ekkriis Albert tute laŭte, traleginte la leteron. "Per mia vivo, mi kredas, ke la knabino pripensas ion tre seriozan. Kaj nun Hilma kredeble akceptis la proponon de Henrik. Ŝajnas, kiel mia amo por la literaturo estos kostanta tro multe.

7. Post dek tagoj.

Estis kvar tagoj antaŭ kristnasko.

Albert estis tro fiera por peni gajni ian ŝanĝon en la juĝo de l' fianĉino. Tamen estis en lia animo kaj koro pli en movado, ol li volis konfesi al si mem, kaj tial li penis per ĉiuj siaj laboroj dronigi la maltrankvilon. Cetere li ne bezonis do rampi! Ĉu li ne estis bela, honesta kaj neniel ekstervaganta junulo! Vere li iom ŝancelis lian pozicion de vivo... tamen malgraŭ tio, kiam oni komparus la unuan kun la dua... ĉiam li devus povi esperi gajni kaj restigi la koron de knabino; kaj poste estos kiel edzino ŝia afero gajni kaj restigi la lian.

Nia literaturisto estis precize preta eliri, vokata de presejestro, kiu por la estonta jaro eldonos novan gazeton, kiam poŝta portisto liveris du leterojn. La unua estis de Henrik, la dua de Elise. Vehemente, ankoraŭ starante kun surtuto, ĉapelo kaj bastono meze en la pordo, li disŝiris la leteron de Henrik, kaj apenaŭ legis la unuajn vortojn: "gratulu min, frato, ŝi estas mia!" antaŭ ol li forĵetis ĝin sur tablo apude, kaj malfermis la duan, kiu, plendinde, estis de ankoraŭ pli grava enhavo; ĝi komencis: