Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

"Albert. Ne koleru je mi pro la decido, al kiu mi venis post matura pripensado! Ni devas iri niajn vojojn dise...."

"Dio eterna!" Albert ekfermis la pordon tiel forte, ke la ŝlosilo elflugis je l' alia flanko, ekĵetis la ĉapelon, surtuton kaj bastonon rapidege de si; kaj ne donante kvaronan penson al domaĝo, kiun li sendube faris al si per tio, ke li ne vizitis la presejestron, li kun la manoj antaŭ la vizaĝo malleviĝis sur seĝo mallaŭte dirante al si: "ambaŭ, ambaŭ!"

Pasis kelka tempeto, antaŭ ol la tiel subite vekita ventego en lia interno permesis al li ian klaran penson. La unua, kiu estis al li klara, estis estiminda; ĝi estis tiu ĉi: "mi estis en mia koro je ambaŭ malinda, ĉar la malgranda malforta fajro, kiu brulis tie, nur mizere bruletis. Sed ĵus nun perdante ambaŭ, mi sentas, ke plej mi doloros je Elise, kiu certe estas estaĵo de longe pli granda indo, ol mi povis en mia memamo kompreni. Sed kial, kial ŝi min forĵetis?" Li ekkaptis ree la letereton kaj legis plu kun ĉiam pli alta movado:

...Jes, kara Albeĉjo, niaj vojoj devas post tio ĉi iri en malsamaj direktoj! Mia opinio — kaj ĝi estas nemovebla — estas, ke ni tro rapidis en nia fianĉiĝo. Mi ne konis vin. Via eksteraĵo kiel ankaŭ via sprito min kaptis. Ĉe mi estis cetere granda malforteco por la titolo literaturisto, kaj vi, je via flanko, estas kaptita per la malmulta beleco, kiu estas donita al mi, kaj eble ankaŭ tial, ke estis laŭ via gusto edziĝi ku knabino, kiu estis kredata riĉa, kaj kiun vi nomis "virino en sia perfekteco", ĉar vi ŝin kredis havi nur negativajn ecojn rilate la punkto de starado, kiun nun povas havi juna virino.
Ho, Albert, en ambaŭ tiuj ĉi rilatoj vi farus eraron, ĉar ĉe l' nova jaro mia patro estos devigata fari akordon kun siaj kreditoroj. Dio estas mia atestanto, ke mi vin ne kredas malpurigita per avareco, sed malriĉa knabino ne taŭgas por vi. Kaj poste vi trovos malsupre, ke vi eraris pri mia karaktero kaj mia kredo pri tio, kion povas postuli la diversaj seksoj.
Mi unue rakontos al vi, ke en la sama antaŭtagmezo, kiam vi min vizitis, mi ĵus eksciis, ke antaŭe vi estis preskaŭ fianĉigita kun bela sed malriĉa knabino en via naska vilaĝo, sed ankaŭ ke vi vin retiris, eble precize ne pro ŝia malriĉeco, sed certe tial (estas dirite), ke literatura konkurado ekestis inter vi, en kiu ŝi venkis.
Jen la kaŭzo de via antipatio kontraŭ la tiel nomataj bluŝtrumpoj. Via senfina hakado sur tiuj mizeraj animoj, kiuj ankaŭ bezonas enspiri kaj elspiri alian aeron ol ĉiutagan, faris ke mi ne kuraĝis konfidi al vi, ke mi mem apartenas al tiuj de vi