Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Vi ne penu ĉe mi efiki ian ŝanĝon, tio estus vane. Mi ne tiel profunde pripensis tiun ĉi decidon por poste ŝanĝi ĝin.
Elise.

En la sama vespero Albert rericevis siajn leterojn en cetere malplena kovrilo. Matene li forsendis, kiujn li posedis, sekvatajn de tiuj ĉi linioj:

Miaj larmoj falis sur via lasta letero, kiun mi konservos por ĉiam. Mi ne povas vin mallaŭdi, kaj ne volas igi vin al ŝanĝo — — ne, mi nun ne sentas deziron, ke estu alie, ol vi ĝin volis.
Kontraŭe mi kuraĝas diri, ke kvankam ĉio samtempe konspiris, por ke vi vidu min en la plej malhela lumo, mi eble neniam estis al vi pli inda ol nun, ĉar nun mi almenaŭ sentas honton je tio, ke mi ne kuraĝas diri, ke io en via letero estas senfunda escepte la aludo pri la impreso de la malriĉeco sur mi. Ne, Elinjo, ĝi neniam dividus nin, kvankam ĝi prokrastus nian kunligon, kaj prokrastita, ne rompita, ĝi estas je mia flanko.
Rekte estas redoni la leterojn je nuna stato de la afero... sed tio ne malpermesas, ke ili povos unu tago ree esti ŝanĝataj, kaj tio, malgraŭ ke vi estas efektive verkistino. Post du jaroj, se vi tiam ankoraŭ estos needzigita, mi vin reserĉos, ĉar neniu alia virino ol vi havis parton en mia koro. Kiel granda aŭ malgranda estas tia parto, tempo ĝin vidigos.
Hilma estas fianĉigita kun la viro, en kies akompano vi vidis min en la teatro.
Viaj remarkoj en diversaj rilatoj, kiuj tuŝis min, estas kaŝitaj en mia memoro.
Mi alvokas por vi la plej bonan benon de Dio; malfeliĉo estu malproksima de vi, sed se tio okazos, mi scias ke vi ĝin inde portos.
Ne forgesu ke vi, ĝis venos pli bonaj tagoj, havas almenaŭ fidelan amikon en
via forlasita Albert.
8. Postparolo.

Pli ol unu jaro kaj tri kvaronoj forpasis post la mateno, kiam Albert forsendis la lastan skribaĵon al sia estinta fianĉino.

Multo en tia tempo okazis al li. Lia staro de vivo en la literaturo fariĝis pli firma, ĉar liaj noveletoj, poemoj, kritikoj kaj politikaj artikoloj havis longe pli freŝan spireton kaj ofte estis pike ludantaj à la Orvar Odd,[1] sed kie la temo ĝin postulis, tie estis liaj verketoj multe pli profundaj ol antaŭe: li mem komencis studadi pli profunde, ol li antaŭe kredis esti necese,

  1. P. O. Sturzen-Becker (kun signaturo Orvar Odd) sveda verkisto 1869. Tradukinto.