Paĝo:Flygare-Carlén - La literaturisto kaj lia fianĉino, 1895, Zeidlitz.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj lia animo estis levita al forta kuraĝo per la konscio, ke du ĉarmantaj virinoj, kiuj estis proksimaj al lia koro, sekvis lia antaŭenirado ne sole kun partopreno, sed ĝojis aŭ doloris, kiam li sin movis antaŭen aŭ malantaŭen.

Sed ĉu estis nur lia memamo, kiu estis flatita per tio? Neniel. Kiam li legis la oftajn leterojn de Henrik, kiuj enhavis priskribojn pri lia hejma feliĉo kaj pri la perfekteco de Hilma, ĉiam pli varmaj fariĝis la pensoj je Elise kaj la libere donita promeso serĉi ŝin post du jaroj.

Malgraŭ lia prospero li sentis sin esti senlime sola; kaj kiam post la unua jaro proksimiĝis kristnasko, li kun febra rapideco traserĉis ĉiajn kalendarojn, sed la signaturo "E—e" ne tie estis. Li profunde ekĝemis post ĉia vana provo: Elise plenumis ŝian vorton, kaj malrapidis novigi sian literaturan faradon.

En tuta tiu ĉi pasinta jaro Albert ne vidis ŝin, sed kun partopreno li aŭdis unue pri la morto de l' patro kaj la dolora estado de la negocoj, poste ke formigris Elise kaj ŝia patrino malproksimen sur Söder,[1] kie komencis la juna knabino kiel instruistino en privata lernejo.

Estis mire — tiel ŝajnis al Albert mem, kaj eble ankaŭ al Elise — ke li ne serĉis ŝin. Sed la kaŭzo estis, ke li ne sentis sin esti povanta veni nur kiel amiko, kaj ne volis kiel alio veni antaŭ la difinita tempo.

En printempo de l' dua jaro, kiam li unu vespero estis okupata kun legado de kelkaj artikoloj en estimata provinca gazeto kaj okaze lia rigardo falis sur la felietono, li subite eksaltis ekvidinte la signaturon "E—e". Li eksaltis, duone freneza per ĝojo, kaj tiu antaŭe tiom malestimata signaturo certe eksentis modestan surprizon ricevante varman kison, intencitan kompreneble al la posedanta.

Oni povas esti certa, ke Albert ĉi-foje tralegis al fundo la noveleton, kiu estis en sia tuteco presita, kaj liaj okuloj briladis per ĝojo, kiel ankaŭ sentis lia animo veran ĉarmon povi sen ia partiemeco atesti, ke estas tiu ĉi noveleto inda al bona verkistino, al kiu oni povas antaŭdiri prosperadon. Kelkaj tagoj poste li presigis en stokholma gazeto eltiraĵon el la noveleto kune kun artikolo pri ĝi en belaj kaj noblaj vortoj.

  1. Söder (sudo), suda parto de la urbo Stockholm. Tradukinto.