Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kelkaj vortoj de l' aŭtoro.


Esperanto fariĝis viva lingvo, uzata skribe kaj buŝe de plej diverslingvaj homoj. Elpruvite praktike por multaj fakoj el ĉiutaga vivo, la lingvo aperis kiel plej riĉa kaj simpla, poezia kaj klara samtempe. Tio kredeble kaŭzis, ke dum ĝia dekses jara ekzistado, ĝi konservis sen ia difekto sian propran »spiriton« internacian, egale kompreneblan por ĉiuj popoloj.

Tiun spiriton ĝisnunaj Esperantistoj (aŭ almenaŭ plej multo el ili) akiris per zorga legado de diversaj verkoj el nia »Biblioteko«; tion ili povis fari nur per longa persona laborado, pro manko de plenaj lernolibroj kaj vortaroj.

Sed hodiaŭ, kiam multegaj personoj ekiras nian »rondon familian« kaj pli kaj pli celas per tio ricevi nur plej rapidan profiton, oni plu ne havos tempon aŭ povon fari tiun saman laboron; sekve oni vole-nevole enkondukos naciajn apartaĵojn en nian lingvon kaj riskos tiel ĝin difekti.

Jen kial mi decidis publikigi tiun libreton. Certe mi ne celas senutiligi naciajn lernolibrojn aŭ sennecesigi personan legadon de niaj verkoj: ĉio tio ĉi estos ĉiam utila por lerni lingvon internacian, kiel nacian; sed mi volas helpi al verkado de plenaj naciaj lernolibroj aŭ al tralegado fruktodona de Esperantaj libroj, difinante kaj fiksante leĝojn, kiujn doktoro Zamenhof ne volis doni »el katedro«, sed proponis modeste per ekzemploj.

Oni eble trovos, ke tiu verketo mankas planon kaj formon; oni renkontos troaĵojn, ripetitaĵojn; oni plendos pri mankoj; tion ĉi mi scias tiel bone, kiel iu ajn, sed ĝin mi volis iom: unue, por ne atendigi senfine la publikon; due, ĉar mi plej zorge klarigis kaj (por oportuneco) ripetis punktojn, pri kiuj oni plej ofte demandis min de l' tempo, kiam mi faras kursojn kaj estas redaktoro de »Lingvo