Internacia«; trie, ĉar estis necese klarigi detale, ekzemple por franco, tion, kio ŝajnas tute natura al anglo aŭ germano; fine, mi konfesas, ĉar tiu verketo estas en mia ideo nur parto de alia pli plena kaj pli grava, kiun mi faros, se tion permesos al mi la estonto.
Kiel oni vidos, mi donis kiel certa nur tion, kio efektive estas certa laŭ ĝenerala uzado, aŭ laŭ vortoj aŭ ekzemploj de Doktoro Zamenhof. Kiam tio ĉi povis esti interesa, mi citis detale fontojn de miaj ekzemploj: senutile estas diri, ke mi ne permesis al mi krei ekzemplojn por bezonoj de ia temo: tio apartenas nur al aŭtoro mem de la lingvo, ne al alia. Escepto tamen estas farita unue por tiuj reguloj, kiuj estas pure gramatikaj aŭ neniel disputataj, due por kelkaj paragrafoj en parto dediĉita al artikolo.[1]
Miajn ekzemplojn mi tiris unue el verkoj de Doktoro Zamenhof, precipe el »Ekzercaro« kaj »Hamleto«, kiujn ĉiu povas ankoraŭ nun aĉeti; mi devas tamen diri, ke mi uzis la unuajn eldonojn de tiuj verkoj, ĉar en ili ne estas alportitaj ŝanĝoj de aliaj personoj. Poste, mi prenis ankaŭ miajn ekzemplojn el verkoj de aliaj malnovaj Esperantistoj, aŭ ĉar mi havis ilin antaŭ okuloj, aŭ ĉar citebla frazo pli bone klarigas regulon. Nomon de tiuj personoj oni trovos citita en la verko mem; tie ĉi mi diros nur, ke mi trovis grandan helpon precipe en bonegaj lernolibroj aŭ skizoj gramatikaj de S-roj Einstein, de Beaufront, Cart, da Costa, Gernet, Kofman, Nylén, Villareal, kaj aliaj[2].
- ↑ Tie ĉi estis ja neeble trovi firman regulon konstante sekvatan eĉ de unu aŭtoro; mi do devis doni mian personan opinion, kiun oni povas tiel resumi: »la« estas utila en kelkaj neoftaj okazoj, kiel mallonga kaj malforta demonstrativo. Ni do uzu ĝin en tiuj okazoj sed ne en multaj aliaj, kie ĝi ne estas nepre utila. Tiel ni evitos perdon da tempo, kaj precipe ni ne trudos senutilan penadon al tiuj el niaj amikoj, kiuj apartenas al gepatra senartikola lingvo.
- ↑ Oni permesu al mi aparte danki nian fervoran samideanon S-ron Profesoron Cart, kies lingva scienco estis tiel utila por mi. Certe sen lia afabla konsilado, sen niaj longaj amikaj interparoladoj, mi ne povus nun publikigi tiun ĉi libron. Dankon ankaŭ pro la honoro, kiun li faras, prezentante mian verkon al la publiko,—-kaj pardonon por tiu ĉi neanoncita atako al lia tro granda modesteco.