Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

III. Propraj nomoj.

14. Oni plej ofte ne uzas artikolon »la« antaŭ propra nomo. Tion oni ne faras ankaŭ por la vortoj: Sinjoro, Sinjorino, Fraŭlino, kaj similaj,—aŭ por nomoj de profesio, rango, k. c. sekvataj de propra nomo.


E.: Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto. (Z.)
Esperanto estas kreita de Doktoro Zamenhof.
Imperiestro Vilhelmo II-a reĝas en Berlino.


15. Kiam estas adjektivo aŭ substantivo antaŭ propra nomo, tiam oni povas uzi artikolon »la«.


E.: Antaŭ hieraŭ estis granda movado en Varsovio, aŭ pli vere en la tuta Eŭropo. (Grabowski, Nova Jaro.)
Li aŭdis pri nia lingvo per la granda lingvisto Doktoro Gabrielo Bálint. (P. Nylén, Lingvo Internacia, 28.)


Rim. Oni trovos grandan konfuzaĵon en la aŭtoroj, eĉ plej bonaj, pri uzo de artikolo »la« antaŭ propra nomo. Regulo plej simpla estas: demandi ĉu uzo de artikolo aldonas ion necesan por malhelpi malkomprenon? Oni devas konfesi, ke preskaŭ ĉiam »la« estas tute ne utila antaŭ propra nomo, ĉar neeble estas konfuzi estaĵon, aferon aŭ personon nome cititan kun alia. Tial varme konsilinde estas uzi neniam artikolon antaŭ propra nomo, eĉ antaŭigata de adjektivo aŭ substantivo, escepte, kiam (tre malofte) oni povos trovi ian profiton en ĝia uzo. Tial inter jenaj frazoj el »Ekzercaro« de Doktoro Zamenhof: »La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.« kaj »Gesinjoroj N. hodiaŭ venos al ni«, la dua estas tre preferinda.

16. Kiam propra nomo estas uzata en senco komuna, tiam oni uzas kompreneble artikolon, kiel por aliaj komunaj nomoj.


E.: La turko ekpafis al mi,—t. e. tiu turko, pri kiu mi parolis.
La rusoj loĝas en Rusujo.
La Tolstoj estas maloftaj,—t. e. homoj kiel Tolstoj.
Calderon estis la Aristofano de Hispanujo,—t. e. Calderon ludis en Hispanujo saman rolon, kian Aristofano ludis en Grekujo.