|-
|style="width:2em" |
|style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" pl2" |... Alie kiu volus elportadi
La mokojn kaj la batojn de la tempo,
La premon de l' potencaj, la ofendojn
De la fieraj, falson de la juĝoj...? (Haml. III. 1.)
|}
Rim. Kontraŭan uzon oni renkontas:
Ne estas vi sensenca, ĉar alie
Nenion vi decidus; sed la senco
En vi sendube tute malsaniĝis,
Ĉar eĉ freneza tie ne erarus. (Haml. III. 4.)
20. Preskaŭ ĉiam oni uzas »la« antaŭ nombra adjektivo montranta tagon, horon, vicon, k. c. kiam la vorto »tago, horo« k. c. ne estas esprimita. (75.)
E.: | Januaro estas la unua monato de la jaro, aprilo estas la kvara, novembro estas la dek-unua, decembro estas la dek-dua. (Z.) |
Hodiaŭ estas la dudeksepa (tago) de marto. (Z.) |
21. Iafoje artikolo »la« antaŭ adjektivo (kaj antaŭ substantivo komuna) servas por igi ĝin propra nomo.
E.: | La patro adoras nur la Nevideblan. (Kofman, Kain, I. 1.) |
Preĝu al la Sankta Virgulino. (Z.) | |
Demandu vin la Kreanton. (Kofman, Kain, I. 1.) |
VI. Sezonoj, monatoj, tagoj, festoj.
22. Antaŭ nomo de sezono oni uzas laŭvole »la«.
E.: | En la vintro oni hejtas la fornojn. (Z.) |
En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj. (Z.) |
23. Por monatoj kaj tagoj de semajno oni ordinare uzas artikolon nur se kunestas alia komuna vorto.
E.: | Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo. (Z.) |
Januaro estas la unua monato de la jaro. (Z.) | |
Mi iros la proksiman ĵaŭdon. (Cart, Esp. en 10 lec. V.) | |
Monato septembro estis pluvoriĉa. | |
Ni kutime iras sur la kamparon dum la monatoj julio kaj aŭgusto. |