Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. 1. Oni povas agi por tiuj nomoj, kiel por la propraj. Tamen oni atentu bone esprimi sian penson. En la frazo: »mi iros la proksiman dimanĉon«, multaj komprenas: »la plej proksiman dimanĉon«, kion ili ne faras per »mi iros proksiman dimanĉon«. Aldoni tie la vorton »plej«, estus do utile.

Rim. 2. Ne konsilinde estas uzi »la« anstataŭ »ĉiu«, kiel ekzemple en la frazo: »En la dimanĉo mi restas hejme« (Cart), ĉar senartikolaj popoloj povus ne kompreni tiun formon. Multe pli klare oni diras: »Mi restas hejme en ĉiu dimanĉoĉiudimanĉe«.

24. Tago de festo estas nomata en Esperanto laŭ jena maniero: Paŭla festo, Paŭla tago, Tago de Sankta Petro, k. t. p.; oni do ne devas diri, kiel en kelkaj lingvoj: La Sankta Petro.


VII. Aliaj okazoj.

25. En citado de nomoj oni povas laŭvole ripeti aŭ ne ripeti »la« antaŭ ĉiu aparta substantivo aŭ adjektivo.


E.: La arboj, floroj kaj kreskaĵoj de tiu ĝardeno estas belaj.
La saĝa, elokventa kaj lerta advokato diris.
aŭ: La arboj, la floroj, k. c.
Sed de l' tabulo de memoro mia
Forviŝu mi mem ĉion, kio restis,
Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn
Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis
Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco,
Observojn kaj la spertojn de la vivo.
(Haml. I. 5.)


26. Antaŭ infinitivo oni ne uzas artikolon. Ne diru do: »la manĝi kaj la trinki estas necesaj por la vivi«, sed: »manĝi kaj trinki ...«, aŭ: »la manĝado kaj la trinkado ...« (167. R. 1.)

27. Post vortoj »kies, ĉiu, ĉiuj« oni ne uzas artikolon.


E.: La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.)
Mi arestis ĉiujn krimulojn.