Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |La matenaj trinkantoj de akvo estas lacaj, kiel ĉiuj malsanaj; kaj la trinkantoj vinon vespere estas neelporteblaj, kiel ĉiuj sanaj. (Mary XI.) |}


28. Oni povas apostrofi artikolon: a) post prepozicio finata de vokalo; b) antaŭ vokalo (Zamenhof, Esperantisto 44); c) neniam antaŭ h, kiam la antaŭiranta vorto ne finiĝas per vokalo. (Beaufront.)


VIII. Kvanto, eco, unu, ia.

29. Kiam vorto estas uzata en senco parta, t. e. kiam oni celas montri iom da io, kelkajn erojn da io, oni ne uzas artikolon »la«.

30. Antaŭ vorto uzata en tia senco oni uzas nenian alian vorteton, kiam la ideo rilatas pli la naturon, la econ de l' afero, ol ĝian kvanton.


E.: Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. (Z.)


31. Se kontraŭe oni celas aparte kvanton, oni tiam uzas esprimojn: »iom da, kelke da«, k. s. (kun nominativo).


E.: En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. (Z.)
Mi memoris, ke mi ankaŭ faris kelke da pafoj. (K. T. 3.)


32. »Unu« oni uzas ordinare nur por kalkuli, por montri, ke estas unu, ne kelkaj estaĵoj. Iafoje tamen ĝi estas uzita, kiel nedifina artikolo, sed malofte.


E.: Unu vidvino havis du filinojn. (Z.)


33. »Ia« ludas ankaŭ iafoje rolon de nedifina artikolo, kiam oni volas insisti pri nedifiniteco de priparolata afero.


E.: Iaj strangaj sonoj atingas min ... kvazaŭ iu ĝemas. (K. T. 5.)