Ĉi tiu paĝo estis validigita
Tabelo unuvida
pri difino de vorto per artikolo »la«.
| »LA« difinas vorton t. e. apartigas ĝin de aliaj ĝiaj similaj: |
| A. Rememorigante, ke oni konas ĝin aŭ ĵus parolis pri ĝi. |
| E.: Mi ektrinkis: la akvo estis varma (K. T. 9), t. e. tiu akvo. |
| Jen estas la pomo, kiun mi trovis (Z.), t. e. tiu pomo, kies trovon mi jam anoncis. |
| B. Resumante antaŭan detalan priskribon. |
| E.: La najbaro fariĝis en tiu ĉi tago ne priskribeble timiga (K. T. 13), t. e. tiu najbaro, pri kiu mi jam skribis multajn paĝojn. |
| C. Anoncante tujan klarigon. |
| E.: La plena pentraĵo ekflamas en mia imago: ĝi estis antaŭ longe ... k. t. p. (K. T. 7.) |
| D. Montrante, ke objekto priskribata apartenas al nomita persono aŭ objekto. |
| E.: Mi malkovras la okulojn (K. T. 7), t. e. miajn okulojn. |
| La bajoneto eniris al li rekte en la koron (K. T.) t. e. lian koron. |
| E. Montrante tutan genton, aŭ almenaŭ plej grandan parton. |
| E.: La rusoj loĝas en Rusujo. (Z.) |
| F. Igante vorton komunan nomo propra, aŭ preskaŭ propra, tiel ĝi estas apartigita de aliaj. |
| E.: La suno brilas. (Z.) |
| La Plejpotenca faru nian venon al li saniga. (Z.) |