Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
III.
SUBSTANTIVO.
I. Rilatoj kun verbo.
34. Subjekto. Substantivo, kiu estas subjekto de verbo, povas havi nur formojn o en ununombro, oj en multenombro. (Nominativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas subjekto de ia verbo (4-5), metante kiu, kio antaŭ tiun verbon. La vorto, per kiu oni respondas, estas la subjekto (= kiu faras la agon, kiu, kio estas aŭ fariĝas tia).
E.: | La riĉulo havas multe da mono. (Z.) Kiu havas multe da mono? La riĉulo. »La riĉulo« estas do subjekto. |
Papero estas blanka. (Z.) Kio estas blanka? La papero. | |
De timo paliĝis Antono. Kiu de timo paliĝis? Antono. | |
Miaj fratoj batis min. Kiu batis min? Miaj fratoj. |
35. Rekta komplemento. Substantivo, kiu estas rekta komplemento de verbo (sen antaŭesto de prepozicio), povas havi nur formojn on en ununombro kaj ojn en multenombro. (Akuzativo.)
Oni vidas, ke substantivo estas rekta komplemento de verbo, metante kiun, kion post tiu verbo. La substantivo, per kiu oni respondas, estas la rekta komplemento.
E.: | Diru al mi vian nomon. Diru kion? Vian nomon. »Vian nomon« estas do rekta komplemento. |
Mi havas bovojn. Mi havas kion? Bovojn. | |
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. (Z.) Oni devas tralerni kion? Lernolibron. |