Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. 1. Oni vidas per supraj ekzemploj, ke subjekto povas esti post sia verbo, kaj komplemento antaŭ sia verbo. Ne metu do ĉiam en akuzativon la vorton, kiu estas post la verbo.

Rim. 2. Rekta komplemento de verbo aktiva fariĝas subjekto, se oni metas la verbon en pasivan formon. E.: Mia patro amas min = mi estas amata de mia patro.—Mi posedas hundon = hundo estas posedata de mi. Tial oni komprenas, kial »esti« kaj aliaj stataj verboj ne povas havi rektan komplementon ĉar ili ne posedas pasivan formon. (140.)

36. Nerekta komplemento. Vorto, kiu estas sub influo de prepozicio (nerekta komplemento), havas ĉiam nominativan formon, escepte en okazo de almovo. (117, 118, 119.)


E.: Donu al la birdoj akvon. (Z.)
De la patro mi ricevis plumon. (Z.)
Venu kune kun la patro. (Z.)
Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.)


Rim. 1. Rimarku precipe lastan ekzemplon. Kuko, konfitaĵo dependas de »kun«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »mi trinkis teon kaj kafon«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.

Rim. 2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.

Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (Laŭ rimarko de F. Chaufoureaŭ, en Lingvo Internacia, n-ro 25.)

37. Forigo de prepozicio. Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114).


E.: Obei al la patroobei la patron. (Z.)
Enui je la patrujoenui la patrujon. (Z.)