Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. 1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e. praktike, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)

Rim. 2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »Defendinto la patron mi ne konsilas uzi, sed mi preferas defendinto de la patro«. (Privata let.)

38. Almovo. Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝon n, eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.)


E.: La birdo flugis en la ĝardenon (Z.); ĝi estis ekster la ĝardeno kaj enflugis en ĝin. Frazo »la birdo flugis en la ĝardeno« signifus, ke la birdo estis jam en la ĝardeno antaŭ ĝia ekflugo.
Tio ĉi povas tre influi sur la sukceson de nia afero. (Beaufront.)
Sur la danan tronon mi havas rajtojn. (Haml. V. 2.)


39. Tempo, kosto, mezuro, pezo, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76, 121.)


E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro. (Z.)
Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. (Z.)


II. Rilatoj kun aliaj substantivoj.

40. Apudesto ekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.)

41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)


E.: Mi iras al mia amiko, la kuracisto.
La suno, reĝo de l' ĉielo, aperis subite.