Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IV.

ADJEKTIVO.

Difino: vorto finata de a kaj montranta econ, staton aŭ agon[1] de substantivo.

Formoj: nominativo: a, aj; akuzativo: an, ajn.

I. Apudmetita adjektivo.

57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia substantivo.


E.: Mia patro kaj miaj fratoj havas grandan barbon kaj nigrajn okulojn.
Espl.: Mia patro. »Patro« estas en nominativo ununombra; ankaŭ »mia«.
Miaj fratoj. »Fratoj« estas en nominativo multenombra; ankaŭ »miaj«.
Grandan barbon. »Barbon« estas en akuzativo ununombra; ankaŭ »grandan«.
Nigrajn okulojn. »Okulojn« estas en akuzativo multenombra; ankaŭ »nigrajn«.


58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro, tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)


E.: Mi havas akvon kaj panon freŝajn.


Rim. »Mi havas akvon kaj panon freŝan« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »mi havas freŝan akvon kaj panon« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.

  1. Participoj-adjektivoj estas veraj adjektivoj, kies regulojn ili sekvas.