Saltu al enhavo

Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.


E.: Oni vidis en Krimeo la militistarojn anglan, francan, turkan, sardan kaj rusan.
La lingvoj angla, franca, germana kaj hispana estas tre parolataj.


60. Loko de adjektivo. Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.

61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.


E.: »Tre volonte, mia bona«, diris la bela knabino, (Z.) alp. »virino«.
»Mia kara, mia belo estis juna, brava dano.« (Haml. IV. 5.)


Vidu ekzemplojn en paragrafoj 19 kaj 27.

Rim. Oni diras: La Bono, La Belo, La Vero, k. t. p. per substantivo, kaj ne La Bona, La Bela, La Vera, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.


II. Predikateca adjektivo.

62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia substantivo aŭ pronomo, sed ne kaze; ĝi do estas neniam en akuzativo.

63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo, kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare: a) staton, en kiun alvenas afero; b) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata, rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple komplemento de verbo »esti«.

Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj: iĝi (aŭ finantaj per iĝi); igi (aŭ finantaj per igi); kaj nomi,