Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

79. Oni ne uzas en Esperanto ĝentilan formon, sed oni diras »vi« al ĉiu ajn persono aŭ objekto. »Ci« estas preskaŭ ne uzata kaj neuzinda.

Rim. Pri ortografio de »Vi« D-ro Zamenhof diras en »Esperantisto«, 1893, paĝo 16-a: »Ordinare mi skribas »vi«, kiam mi parolas al unu persono familiare, kaj »Vi« kiam mi parolas al multaj personoj aŭ al unu persono kun respekto. Tiu diferenco tamen estas nebezona, kaj nur mia persona kutimo, kiu havas nenion komunan kun la gramatiko de nia lingvo. La ĉiama skribado de »vi« per malgranda litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaŭ nun provos iom post iom forlasi mian ĝisnunan manieron de skribado. Ankaŭ »Estimata sinjoro«, »Kara amiko« estas pli regula ol »Estimata Sinjoro«, »Kara Amiko«, k. t. p. Sed en tiuj ĉi okazoj oni ordinare simple sin ĝenas kaj skribas tial grandan literon, kie pli regule estus litero malgranda.«

80. »Si« estas uzata por montri, ke ago reiras al subjekto de la verbo. Oni ordinare uzas ĝin nur por la tria persono kaj por ĉiuj seksoj aŭ nombroj.


E.: Mi lavas min, vi lavas vin, kaj li lavas sin.
Ŝi diris al si mem: kuraĝu!
La bovo falis kaj rompis al si kruron.


81. »Oni« montras ĝeneralan subjekton (iu ... ĉiu ...); ĝi povas esti nur subjekto, ne komplemento: sekve ĝi estas ne ŝanĝebla vorto.


E.: Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.