Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Oni atakis lin dum la nokto, sed li ne povis vidi la personon. |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Oni ofte vundas sin per pulvaj armiloj, kiam oni ne sufiĉe atentas. |}


Rim. 1. Iafoje oni uzas pasivan sensubjektan verbon anstataŭ »oni«: Estas dirite ofte, ke hundo bojanta ne mordas (aŭ: oni diras ofte ...).—Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj (Z. Esperantisto, 37, 3).

Rim. 2. En tiaj okazoj oni ne uzas pronomon »ili«. (Ili diras ofte ...)


II. Posedaj adjektivoj (posesivoj).

Formo: devenas de personaj pronomoj per aldono de a.

Gramatiko: Sekvas regulojn de aliaj adjektivoj por akordo nombra kaj kaza, kaj regulojn de personaj pronomoj por akordo seksa.

82. Kiam poseda adjektivo estas akompanata de kelkaj substantivoj apartenantaj al sama posedanto, oni povas ĝin uzi laŭvole nur unufoje antaŭ la unua substantivo, aŭ kontraŭe ĝin ripeti antaŭ ĉiu substantivo. En ambaŭ okazoj ĝi povas resti en ununombro.


E.: La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. (Z.)
Mia frato kaj fratino estas la bogefratoj de mia edzino. (Z.)


83. Poseda adjektivo uzata predikate (6, 9 R. 1, 62) restas ĉiam en nominativo.


E.: Tiu ĉi bieno estas mia.
La multaj bovoj, kiujn vi vidas tie, estas liaj.
Per sia afableco li igis nin liaj.


84. »Sia« estas ordinare uzata nur por tria persono de l' verbo. (80.)


E.: Mi lavas min en mia ĉambro kaj ŝi lavas sin en sia ĉambro.


Rim. Kelkaj aŭtoroj uzas »sia« por tri personoj de l' verbo, dirante, ke ĝi resendas agon al subjekto tiel bone por ambaŭ