unuaj personoj, kiel por tria. Tia uzo povas esti malfacile komprenebla por kelkaj neslavaj esperantistoj, kaj aliparte ne estas tre necesa pro eblo uzi pli klarajn formojn »mia«, »via«, »nia«. D-ro Zamenhof ordinare skribas laŭ la supra regulo. Tamen oni trovas en Hamleto (V. 2): »Se ni povus porti ĉe sia flanko pafilegon.«
85. »Sia« montras rilaton al la subjekto de tiu verbo, kies ĝi estas rekta dependaĵo; ĝi estas uzata por ĉiuj seksoj.
E.: | La infano serĉis sian pupon (Z.),—pupon de ĝi, infano. |
Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron (Z.),—aventuron de ŝi. | |
Ili promenis kun sia patrino,—patrino de ili. | |
La homoj flatas siajn regantojn. |
Rim. Ĉar »sia« montras ion posedatan de subjekto de verbo, ĝi sekve ne estas uzata antaŭ subjekto mem en ordinaraj okazoj. (Cart.) Tiel ni diras: »Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis« (Z.). Ne »sia patrino«, ĉar »patrino« estas subjekto.
86. Lia, ŝia, ĝia, ilia estas uzataj kiam la afero posedata apartenas al alia persono ol la subjekto de la verbo. Ili estas ankaŭ uzataj anstataŭ »sia«, por montri ion apartenantan al la subjekto de la verbo, kiam oni timas ricevi neklaran sencon per uzo de »sia«. (Cart.)
E.: | Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. (Z.) Kio estas subjekto? »Fratoj.« Sekve: »sia« = domo de miaj fratoj; ilia = domo de la gastoj. |
Poŝtaj markoj estas akceptataj nur por ¾ de ilia kosto (Z.),—anstataŭ »sia«. | |
Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj ... (Letero pri deveno de Esperanto, en »Lingvo Internacia«, n-ro 6-7, pĝ. 116.) |