Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. Se duba senco estas neevitebla eĉ per uzo de lia, ŝia, ĝia, ilia, anstataŭ »sia«, tiam oni devas konstrui la frazon alimaniere. (Cart.) E.: Li vidis ŝin mortigantan sian infanon. Kies estas infano? Liaŝia? Diru do prefere:

Li vidis ŝin, kiu mortigas sian infanon (infanon de ŝi).

Li vidis ŝin, kiu mortigas lian infanon (infanon de li).


III. Poseda genitivo.

Formo: Ies, ties, kies, ĉies, nenies.

Gramatiko: Vortoj ne ŝanĝeblaj.

87. Nepersonaj pronomoj iu, tiu, kiu, ĉiu, neniu, liveras serion da posesivoj per ŝanĝo de u en es. Tio ĉi estas vera genitivo de posedo. Oni uzas ĝin laŭ jenaj ekzemploj:


Kies estas tiu ĉapelo? (Al kiu apartenas?) Ties (al tiu persono).
Ĉu ies estas tiu ombrelo? (ĉu al iu el ĉeestantaj personoj?)
La domo, kies tegmenton vi vidas, apartenas al mia patro. (Beaufront.)


Rim. 1. Post »kies« oni ordinare ne uzas artikolon »la« antaŭ nomo de afero posedata. (Beaufront.) E.: La domo, kies tegmenton vi vidas,—ne »la tegmenton«.

Rim. 2. »es« montras nur posedon. Oni do ne diras: »la afero, kies ni parolas ...«—sed »la afero, pri kiu ni parolas ...«

Rim. 3. Aldono de »es« al personaj pronomoj (mies, vies, lies ...) ne estas ordinare farata. E., kiam oni demandas: »Kies estas tiu ĉapelo?«—oni kutime ne respondas: »mies«, sed: »al mi«, aŭ: »mia«.