Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
VII.
PRONOMOJ-ADJEKTIVOJ
aj aliaj vortoj.
I. Montraj vortoj. (Demonstrativoj.)
Formo: tiu, tia, tiu ĉi ... jen, mem, ajn.
Gramatiko: »Tiu, tia« ... sekvas regulojn de adjektivoj (nombra, kaza akordo).
E.: tiu homo; tiuj homoj; mi amas tiujn personojn.
»Jen, mem, ajn« estas ne ŝanĝeblaj vortoj.
88. »Tiu, tiu ĉi« estas uzata iafoje antaŭ poseda adjektivo por insisti pli forte.
E.: | Tiu ĉi mia malnova amiko. |
Tiuj niaj kuraĝaj soldatoj (pri kiuj ni ĵus parolis). |
89. »Tiu«, k. a. oni ripetas iafoje sen neceseco por pli forte montri aferon, pri kiu oni parolas.
E.: | Tiun bandon, kiu minacis al via feliĉo, tiun detruis li! |
90. Iafoje oni uzas »tio, tio ĉi, ĝi« (por ĉiuj personoj kaj nombroj) en celo difini pli forte ion.
E.: | Ĉar tio ĉi estis feino. (Z.) |
Kiu frapis? Ĝi estas mi, via patro. | |
Ĝi estis iliaj fratoj (aŭ: ili estis iliaj fratoj). |
91. »Jen, jen estas, venas«, k. t. p. oni uzas ankaŭ ofte en sama maniero.