Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
E.: Jen estas la ĉapelo de la patro. (Z.)
Jen, ŝajnas, ili! (Haml. I. 1.)
Haltu! Jen ĝi mem aperas! (Haml. I. 1.)


Rim. »ĝi, tio ĉi«, k. c. oni ofte forigas. Tiam oni simple metas sur la unuan vicon (aŭ en la plej videblan lokon) la vorton, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: Mi iros morgaŭ Parizon.Morgaŭ mi iros Parizon.Parizon mi iros morgaŭ (anst. ĝi estas mi, kiu iros ...).

E.: Ĉu vi estas diligentaj? Tio (aŭ tiaj) ni estas.

E.: Ĉu min vi serĉas? (anst. ĉu ĝi estas mi ... ĉu mi estas tiu, kiun ...)

92. »Mem« montras insiste aferon, precipe personon. Oni ne devas ĝin konfuzi kun »sama«, (kiu montras nur econ de identeco, plenan similecon) aŭ kun »eĉ« (kiu estas apartiga adverbo). Oni ĝin uzas apud la vorto, kiun ĝi difinas.


E.: Li mem ekkaptis la glavon kaj la glavingon per sama mano.
Li prenis la glavon mem, ne la glavingon.
Li forgesis eĉ sian nomon.
Tio estus memmortigo.


93. »Ajn« montras indiferentecon pri tiu ĉi aŭ alia.


E.: Iu ajn povos veni kaj forŝteli la monon, se vi lasos pordon neŝlosita.


II. Rilataj vortoj. (Relativoj.)

94. Rilata pronomo-adjektivo (kiu, kia) akordiĝas nombre kun sia rilatato. Plie oni metas ĝin en kazon postulatan de la sekvanta verbo. Kiel montraj kaj aliaj pronomoj-adjektivoj ili estas uzataj egale por personoj kaj objektoj.


E.: Mia patro, kiun mi amas ...
Iliaj fratoj, kiujn vi konas ...
Niaj vestoj, kiuj malpuriĝis ...
Mi ne scias, kion vi diras.