Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

95. Kiam la rilatato estas tuta frazero, oni uzas plej ofte »kio«.


E.: Jen dek frankoj, kio estas sumo ŝuldata al vi.


Rim. ... »kiuj estas sumo« oni povas ankaŭ diri.

96. Kiam la rilatato kaj la rilatanto ne estas en sama nombro aŭ kazo, tiam oni uzas plej ofte »tiu, tio, tia«, antaŭ »kiu, kio, kia«. La demonstrativo tiam akordiĝas kun la unua propozicio, kaj la relativo kun la dua.


E.: Ni ne scias tion, kio ni fariĝas. (Z.)
Malsano estas tio, kion mi plej timas.
Nomu al mi tiun, kiu venis hieraŭ.


Rim. 1. »Malsano estas, kion mi plej timas« estas ankaŭ iafoje dirite; tiu formo estas eble iom malpli klara, sed pli rapida.

Rim. 2. Oni plej ofte atentas uzi en similaj interrilatoj vortojn el sama klaso; t. e. oni uzas du pronomojn, aŭ du adverbojn, aŭ du adjektivojn. E.: Kia patro, tia filo (adj. a).—Kiu venis, tiu estos punata (pronomo u).—Via elparolado estas bona, sed la mia ne estas tia.—Via ago estas sama, kia tiu de via frato.—Vi agis same, kiel via frato.


III. Demandaj vortoj.

97. »Kiu, kia, kio, kial, kiel, kiom, kies, kie«, estas ofte uzataj por demandi, ĉu rekte alparolante iun, ĉu nerekte, kiel komplemento de verbo (diri, demandi, dubi, nescii ... k. c.)


E.: Kiu venis? Kien vi iras? Kiom vi aĉetas?
Diru, kien vi iras. Mi demandas vin, kiu venis hieraŭ.


98. Kiam oni demandas rekte aŭ nerekte kaj ne estas en la frazo unu el la demandaj vortoj »kiu, kio,« k. c. tiam oni devas ĉiam uzi la vorton »ĉu«.


E.: Ĉu vi venos morgaŭ?
Diru al mi, ĉu vi venos morgaŭ.