Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Ĉu vi ne venos morgaŭ? |- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Diru al mi, ĉu vi ne venos morgaŭ. |- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Mi dubas, ĉu li povos veni morgaŭ (kredeble li ne venos). |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Mi nescias, ĉu li ne povos veni morgaŭ (eble li povos veni). |}


Rim. Oni indiferente ŝanĝas lokon de l' pronomo, verbo, neo, k. c. En la unua loko estas vorto, al kiu oni volas tiri atenton.

E.: Ĉu venos vi morgaŭ? ĉu vi ne venos morgaŭ? ĉu ne venos vi morgaŭ? ĉu morgaŭ vi ne venos? k. t. p.


IV. Ne difinaj pronomoj.

99. Ne difinaj pronomoj »io, tio, kio, ĉio, nenio«, ne povas esti uzataj en multenombro pro ilia nedifiniteco mem.


E.: Io ĉagrenas min, kion vi ne povas koni.


Rim. Se oni celas multenombron, oni uzas »kelkaj aferoj, kelkaj aĵoj, iaj aĵoj« k. t. p.


V. Pronomo aŭ adjektivo?

100. »Tiu, kiu, ĉiu«, estas ordinare uzataj egale kiel pronomoj (solaj) aŭ kiel adjektivoj (antaŭ substantivo).


E.: Tiu, kiu venis, estis alta.
Kiu vidas tiun homon? Li ĉiuokaze (aŭ: ĉiuminute, ĉiumomente) rakontas plej strangajn aventurojn.


101. »Tia, kia, ĉia« estas nur adjektivoj kaj esprimas ordinare apartan ideon pri eco, speco speciala.


E.: Ĉu estas eble, ke tia homo bankrotis!
Kia viro konsentus tion fari? (Kia speco de ...)
Mi nescias ankoraŭ, ĉu mi povos veni; ĉiaokaze (kia ajn estos la okazo) mi skribos al vi.