Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Escepto estas farita por prepozicioj »por, antaŭ (ol), anstataŭ«. (169.)


E.: Mi ordonis al li helpi sian fraton.
Mi lernas rajdi.
Mi iras (por) helpi lin.
Antaŭ (ol) foriri, li bruligis ĉiujn paperojn.
Anstataŭ lerni, li petolas.


112. Kiam rekta komplemento havas mem infinitivon kiel komplementon, tiam oni uzas prefere participon anstataŭ infinitivo, se oni volas montri la daŭron de l' ago.


E.: Mi vidis lin mortigantan homon (dum li mortigas).


Rim. 1. »Mi vidis lin mortigi homon« estas ankaŭ uzebla laŭ verkoj de kelkaj aŭtoroj; tiu formo estas multe pli malofta ol la supra.

Rim. 2. Kiam oni ne celas montri daŭron de ago, tiam oni uzas simplan infinitivon. E.: Li devigas lin meti la ĉapelon sur la kapon (Haml. V. 2).


IV. Nerekta komplemento. (36.)

113. Nerekta komplemento estas montrata de konvena prepozicio kaj restas en nominativo, kiam ne ekzistas almovo al ĝi. (117.)


E.: Mi donas akvon al la birdoj.
Mi enuas je la hejmo.
Mi batalas kontraŭ li.


114. Kiam ne ekzistas alia akuzativo en sama propozicio, oni povas meti nerektan komplementon en akuzativon senprepozician (t. e. igi ĝin rekta komplemento) se tio ne difektas klarecon de la frazo. (37, 195.)


E.: Obei la patron, anstataŭ: obei al la patro. (Z.)
Enui la patrujon, anstataŭ: enui je la patrujo. (Z.)
Pardoni malamikon, anstataŭ: pardoni al malamiko. (Z.)


Rim. 1. Sed oni diras devige: »pardoni al malamiko liajn ofendojn. (Z.)—(110.)