Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. 2. Per reciproka uzo de supra regulo oni trovas ofte uzon de prepozicio kun nominativo anstataŭ akuzativo sola. E. »Mi helpas al la patro. Ami al Dio. Mordi al la brako.«

115. Komplemento de verbo pasiva estas ordinare en nominativo kun prepozicio »de« por montri aganton, kun prepozicio »per« por montri ilon.


E.: Mi estas amata de mia patro.
La domo estas kovrita per ardezoj.


V. Cirkonstancaj komplementoj. (7.) Loko.

116. Por montri lokon, je kiu oni estas, oni uzas nominativon kun unu el lokaj prepozicioj »en, ekster, sur, sub«, k. t. p. (197.)


E.: Mi estas, iras, promenas, kuras en la ĝardeno.


117. Por montri lokon al kiu oni iras, oni uzas akuzativon solan aŭ kun prepozicio.


E.: Mi iras Parizon. Mi iras en la ĝardenon.
La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (Z.)
Morgaŭ mi petos permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn. (Haml. IV. 7.)


Rim. 1. Tiu ĉi regulo rilatas ankaŭ moralan movon (38).

Rim. 2. Lokaj adverboj ankaŭ devas preni n. E.: »Pri tio, kien metis li korpon, ne povis ni sciiĝi.« (Haml. IV. 3.)—»Kien vi iras? En la ĝardenon.« (Z.)

Rim. 3. Post substantivo montranta almovon, oni ankaŭ devas uzi akuzativon. E.: »Mi gratulas vian Princan Moŝton je la reveno Danujon.« (Haml. V. 2.)

Rim. 4. La verbo povas esti ne esprimita. Tiam akuzativo sola sufiĉas montri almovon. E.: »Ŝtelistojn neniu lasas en sian domon.« (Z.)

118. Kiam almovo estas sufiĉe montrata de prepozicio aŭ de antaŭa frazo, tiam oni povas neuzi finiĝon n. Tio ĉi okazas plej ofte kun prepozicioj »al« kaj »ĝis«. (Beaufront.)


E.: Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. (Z.)