Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Miaj fratoj eliris kun la gastoj kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. (Z.) |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. (Haml. IV. 4.) |}


Rim. Post »al« kaj »ĝis« D-ro Zamenhof kaj plej multo el Esperantistoj uzis ĝis nun ĉiam nominativon. Tio ĉi povas ja alporti pli da klaro en frazon, evitante amasiĝon de akuzativoj. Tamen okazoj estas, kie »al« montras dativon senmovan (La rozo apartenas al Teodoro) kaj aliaj, kie ĝi montras certan almovon (mi iras al la onklo); oni povas demandi, kial en tiu lasta okazo oni ne uzas akuzativon. (Laŭ E. L. Steckel.)

119. Kiam, en frazo montranta almovon, oni celas nur rezultaton de la movo kaj ne ĝian fariĝon mem, tiam oni povas uzi nominativon. Tio ĉi okazas precipe kun verboj en tempo pasinta.


E.: La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. (Z.)—(Rezultato: nominativo.)
Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj. (Z.)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis ... (Z.)
Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. (Z.)—(Akuzativo, por montri fariĝon de la movo.)


120. Por montri lokon de kiu oni venas, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio: »de«, se oni simple deiras de tie; »el«, se oni volas montri eliron; »for, for de«, se oni volas montri energian aŭ grandan malproksimiĝon.


E.: Li venas de Parizo kaj iras nun al Berlino.
La violono falis el la violonujo.
For! For de tie ĉi! iru for, sentaŭgulo!


VI. Cirkonstancaj komplementoj. Tempo.

121. Por montri tempon, oni uzas nominativon kun konvena prepozicio laŭ postaj reguloj. Tre ofte, kiam tio ĉi ne enkondukas konfuzon, oni ankaŭ uzas akuzativon senprepozician, aŭ formon adverban. (76.)