Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
E.: En printempo floroj aperas. (Aŭ: printempon floroj aperas; aŭ: printempe floroj aperas.)
Dum la tuta tago li restis sola. (Aŭ: la tutan tagon ...)
Li estas nur unu jaron en la servado (Mary IX.)
Hodiaŭ vespere mi estas sana, sed hieraŭ matene mi suferis.


122. Por montri kiam okazos io, oni uzas »post« (kun nominativo).


E.: Li revenos post tri semajnoj.
Post 14 tagoj granda festo!


123. Por montri kiam okazis io, oni uzas »antaŭ« (203).


E.: Antaŭ tri semajnoj mi fariĝis malsana, sed nun mi resaniĝis.


124. Por montri de kiam afero estas farata aŭ okazas, oni uzas »de«. (Oni montras komencon de afero, kiu daŭras ankoraŭ.)


E.: De tri semajnoj mi estas malsana, kaj ne scias kiam (aŭ: post kiom da tempo) mi resaniĝos.


125. Por montri ne precize tempon, je kiu okazas io, oni uzas »ĉirkaŭ, ĉe«, laŭ jenaj ekzemploj:


Ĉe mia alveno la hundo ekbojis.
Ĉirkaŭ majo mi foriros.


126. Por montri tempon necesan por io, aŭ uzata por io, oni uzas »en«.


E.: Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. (Z.)


127. Por montri ekstreman limon da tempo, oni uzas unu el la esprimoj: »ĝis, ne pli (ol), ne malpli (ol), almenaŭ« ... k. t. p. (207, R. 2.)


E.: Ĝi povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn. (Haml. V. 1.)