Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Li mortis antaŭ 10 jaroj, ne pli. |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |La kontrakto ĉesos post almenaŭ kvin jaroj. |}


Rim. »Ok ĝis naŭ jarojn«, diras D-ro Zamenhof. »Jarojn« estas en akuzativo, ĉar »ĝis« ne influas sur ĝin; »ĝis« estas ja tie ĉi nur simpla ero en tuta esprimo »8-9 jaroj«. Tial oni povus diri: »kuŝi dum ok ĝis naŭ jaroj«.

128. Por montri daŭron, oni uzas »dum« (aŭ: »en la daŭro de« aŭ: »daŭre«).


E.: Dum kvar tagoj mi restis tie.
En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn. (Z.)


129. Ripeton oni montras per vortoj »foje, unufoje, dufoje« ... aŭ »fojon, unu fojon, du fojojn, tri fojojn« ... aŭ »en la unua fojo, por unua fojo« ...


E.: Dufoje li batis min. Li venis tri fojojn. Por la unua fojo mi ricevis premion.


130. Tempaj adverboj estas: iam, tiam, kiam, neniam, ĉiam. Ili ofte sufiĉas montri tempon pasintan aŭ estontan, kiam verbo estas mem en pasinto aŭ estonto.—»Kiam« oni uzas post »tiam« kaj post ia ajn vorto aŭ esprimo montranta tempon.


E.: Unutage kiam; tagon, kiam; tuj kiam; ĵus kiam; samtempe, kiam; de l' tempo, kiam; post kiam, k. t. p.


Rim. 1. Nur post »antaŭ« oni uzas »ol« en tempa senco: »antaŭ ol li fariĝis riĉa, li ...« Tio ĉi estas bedaŭrinda escepto, ĉar oni ne komprenas, kial oni diras »post kiam li fariĝis riĉa« kaj »antaŭ ol ...« Multe pli bone estus uzi ĉiam: »antaŭ kiam li fariĝis riĉa ...«

Rim. 2. Por tagoj, horoj, k. c. vidu paragr. 75 kaj 77.


VII. Cirkonstancaj komplementoj. Kaŭzo.

131. Por montri kaŭzon, oni uzas prepozicion »pro«. (Iafoje »de«, kiam kaŭzo konfuziĝas kun deveno.)


E.: Li agas pro ĵaluzemo.