Ĉi tiu paĝo estis validigita
| Li mortis pro malsato (aŭ: de malsato). | |
| Li eksaltis de surprizo. (Z.) |
132. Por montri celon, oni uzas prepozicion »por«.
| E.: | Li sin kuracas por resaniĝi. |
133. Por montri devenon, difinon aŭ uzadon de objekto, oni uzas prepozicion »de«. (47.)
| E.: | Tio venis de lia unua eraro. |
| Li estas doktoro de medicino, studento de leĝoscienco, profesoro de historio. | |
| De la patro mi ricevis libron. (Z.) | |
| Donu al mi alian glason de vino, ĉar tiu ĉi estas malpura. (Z.) |
Rim. »Da vino« oni uzus, se oni volus montri ian kvanton da vino, sed ne glason uzatan por vino. (46.)
134. Eliro, ŝtofo el kiu oni tiris ion, estas montrata per »el«. (49.)
| E.: | Mi estas el Parizo. |
| Tiu ringo estas el oro. |
135. Instrumenta kaŭzo, ilo per kiu oni faras ion, estas montrata per prepozicio »per«.
| E.: | Li mortigis lin per glavo. |
| Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. (Z.) | |
| Tion mi sciiĝis per mia frato (»de« oni povus ankaŭ uzi en tiu ekzemplo). |
136. Kaŭzon ĝeneralan, motivon, k. c. oni montras per adverba serio »ial, tial, kial, ĉial, nenial«, kaj devenaj esprimoj »tial ... ĉar; tial ... ke«; k. t. p.
| E.: | Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. (Z.) |